Michele Morosini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michele Morosini
Persona informo
Michele Morosini
Naskiĝo 1-an de januaro 1308 (1308-01-01)
en Venecio
Morto 16-an de oktobro 1382 (1382-10-16) (74-jaraĝa)
en Venecio
Mortis per pesto vd
Tombo Sanktaj Johano kaj Paŭlo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Dinastio Morosini family vd
Gefratoj Antonio Morosini vd
Infanoj Tomasina Morosini • Alberto Morosini • Costanza Morosini vd
Profesio
Okupo diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michele Morosini (1308-1382) estis la 61-a Doĝo el la Venecia Respubliko, inter la 10-a de junio ĝis la 16-a de oktobro. Li vivis eventoplenan periodon, estis defendanto de pacopolitiko kun malmulte da militaj aventuroj. Post ofici kiel Prokuroro el Sankta Marko li plene sin dediĉis al diplomatio.

En 1371, li fariĝis ambasadoro en Ĝenovo, kaj pli malfrue al Karolo la 1-a (1288-1342), en Hungario, kaj en 1376 en Padovo. Kiam eksplodis la Milito de Chioggia, li tuje metis sian riĉan havaĵon defende de la patrio, kaj subtenis ĝin en la plej ekstremaj bezonoj. Li ne estis soldato, kaj persone ne partoprenis en la milito, sed portis la kontribuon de sia propra sperto, animita de intensa amo al la patrio. Kiam la kritika momento estas superita, li unue estis elektita kiel negocistoj de la intertraktadoj kiuj ekestis en Torino sub la aŭspicioj de la Duko el Savojo por konkludo de la paco.

La intertraktadoj estis malfacilaj kaj penigaj, kiuj postulis eksterordinaran klarvideco por ne perdi la fruktojn de la venko kaj enfali en abruptan diplomatian rompon. Liaj klopodoj estas sukcesoplenaj kaj tio rezultis je lia leviĝo al la doĝa altrangeco en la 10-a de junio 1382. Sed la sorto ne permesis al li konduki antaŭen la restarigan laboron apenaŭ komencitan, ĉar post kvar monatoj, en la 16-a de oktobro, li mortis pro bubona pesto.

Li sukcedis al Andrea Contarini (1300-1382) kaj estis sukcedita de Antonio Venier (1330-1400).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]