Elaĉeto (religio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegorio de la Elaĉeto de Antonius Heusler (ĉirkaŭ 1555), Nacia Muzeo de Varsovio.

Elaĉeto estas termino indikanta religian koncepton kiu koncernas pardonon aŭ absolvon de la pekoj aŭ eraroj plenumitaj, kaj protekton kontraŭ damniĝo aŭ malfavoro, eterna aŭ portempa. La elaĉeto estas, do, materio konstituanta multajn religiojn, inter kiuj tiuj hindiaj kaj ĉiuj abrahamaj, aparte kristanismo kaj islamo.

Alia religia termino uzata tiukampe estas savo (latine: salvatio; greke: sōtēria; hebree: yeshu'ah) kiu signifas esti savitaj kontraŭ danĝero minacanta.

En la Abrahamaj religioj, la savo estas esprimita ankaŭ kiel ‘’savi la animon’’ el la peko kaj el dies sekvoj. La akademia studo pri la savo estas nomata soteriologio kaj okupiĝas pri kompara studo per kiu estas konataj kaj fiksataj la religiaj tradicioj konceptantaj la savon-elaĉeton kaj ĝian akiron. Tio inkluzivas ankaŭ la hebrean eskatologion el la nuna ekzilo.

En la kristana teologio, elaĉeto referencas al la liberigo el la peko (vidu en: Katekismo de la Katolika Eklezio).

En la budhisma penso elaĉeto koncernas ellason aŭ malpliiĝon de la mondumaj deziroj akirendan per la medito, ne per helpo de dioj.

Elaĉeto laŭ kristanismo[redakti | redakti fonton]

Nuoro (Italio)– la Elaĉetinto – verko de Vincenzo Ierace

La elaĉeto, en Kristianismo, aludas precipe al la sinofero de Jesuo Kristo por liberigi la homaron el la sklaveco de la peko. Tamen. la ago de Kristo havas multegajn aspektojn, ĉiujn ne sufiĉe kompreneblajn ĉar diajn agojn: ĉiuj konceptoj ĉi-koncerne aspiras al pli kompletan eksplikon.

Ankaŭ la ideo mem de elaĉeto estas akiraĵo de la leĝaj kaj religiaj transakcioj de la epoko de la Malnova Testamento, do alegoria koncepto.

Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

La Malnova Testamento konsciigas ke kiu ajn elaĉeta faro, realigita per tio kion oni plejmalavare donacas, ankaŭ se donita kun la plej ardajn kaj malegoismaj sentoj, estas komplete netaŭga por kontentigi la profundajn bezonojn de persono:

   "Kiuj fidas sian potencon
   Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?
   8 Fraton tute ne liberigos homo,
   Nek donos al Dio elaĉeton por li" (Psalmo 49, 7-8).

Dio, tamen, pretas malavare liveri kion Li havas, ĉiukoste, por rekonkeri sian popolon (Jesaja 43, 3ss). Kaj okazas en tiu kunteksto ke la Nova Testamento parolas pri la sango de Jesuo, nome pri la ofero de sia vivo obea ĝismorte, kiel kosto por homa elaĉeto (1-a epistolo de Petro (1, 1-19; Epistolo al la Romanoj (3, 24-25); Epistolo al la Hebreoj (9, 14).

Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La elaĉeto en la Nova Testamento priskribas aspekton de la savo. La uzo de tiu vorto memorigas al ni kiel Kristo venis por liberigi la homan kreitulon el la sklaveco de la “potencoj” de la malbono, kiu opresas la unuopulon kaj endanĝerigas ties liberon kaj vivon (Epistolo al Tito (2, 14; Epistolo al la Romanoj 7). Ĝi inkluzivas la elaĉeton de la korpo (Rm 8:23; Epistolo al la Filipianoj 3, 4). Kvankam la kosto de tiu elaĉeto estis abunde pagita, kaj la fruktoj de tiu elaĉeto estas plene ĝuitaj en la repacigo kun Dio, la plena ĝuo de tiuj fruktoj devos atendi la duan alvenon de Kristo (Epistolo al la Efesanoj 4, 30; Rm 8, 23). Jesuo konsideris la sanigojn kaj la ekzorcojn de meme realigitajn signoj de la elaĉeta aspekto de sia agado. Tiel li priskribis sian aktivecon: "La Filo de Homo venis ne por esti servita sed por servi kaj doni sian vivon kiel koston por la elaĉeto por multaj" (Evangelio laŭ Mateo 20, 28). En tiu esprimo li ŝajnas pensi al Servisto de Javeo de la Jesaja (53), kies vivo estas oferita kiel punpago. Tiu akceptita koncepto ŝajnas diri ke la morto kaj suferoj de Jesuo estas ofero anstataŭa, vikaria, por pagi la koston de la homa elaĉeto.

La verkistoj de la Nova Testamento havas je dispono nur la lingvaĵon de la Malnova Testamento; sed la agado Jesuo estas pli konceptoriĉa, por kion aperigi engaĝiĝos la estonta teologio.

Elaĉeto en Budhismo[redakti | redakti fonton]

La elaĉeto en Budhismo, estas male ago de la homo kiu sekvas la instruojn de la budhoj aŭ [bodisatvo]]j kaj sin liberigas de la naturo de sansaro per nirvano. Tial necesas praktiki por ke la atmano povos elestingiĝi.

En budhismo ekzistas pluraj inferoj kaj pluraj paradizoj, sed reestiĝi en unu el tiuj ne estas por ĉiam kaj ne estas la celo de la instruo.

Elaĉeto en Judismo[redakti | redakti fonton]

Se en kristanismo kaj islamismo la elaĉeto celas aspektojn de la postmorta savo, oficiale tio ne aperas el la elaĉeto laŭjudisma. Nur ĉe kelka teologo tio alestiĝas. Ĝi, laŭvide, ne aperas en la Biblio de la Malnova Testamento ĉar ne estas proponata la transtera vivo, kvankam bibliistoj tion vidas en la grandaj diaj riveladoj kiel en tiu de la Monto Sinajo en kiu Dio diras ke mem estas la Dio de Abrahamo, Jakobo kaj Isaako, do, de transmondaj vivantaj personoj.

Elaĉeto laŭ Islamo[redakti | redakti fonton]

En Islamo pli ol pri elaĉeto, oni konsideras la "savon" por la cielaliro. La vorto ne kovras la eblan kondamnon al la infero, aŭ de la diversaj niveloj de la infero aŭ ĉielaj statoj. Islamo instruas ke la personoj kiuj mortas senkrede je Dio, ne ricevas la savon – tio malsame ol kristanismo. Estas instruate ankaŭ ke la mortintoj kredantaj je Dio sed ne je la islama Dio, restas sub la dia decido.[1] Islamo instruas ke ĉiuj kristanoj, hebreoj, sabeoj bone vivintaj antaŭ la alveno de Mahomedo eniros Paradizon, sed kiij vivis post tiu alveno devas akcepti islamon por akiri la savon .[2]

Islamo instruas krome ke por gajni la savon necesas eviti la pekon kaj plenumo bonajn farojn, Ĝi konas la inklinon de la homaro al la peko kaj, do, la islamanoj estas konstate ordonite serĉi la dian pardonon kaj penti. Islamo ankoraŭ instruas ke neniu povas akiri la savon nure per la kredo kaj nure per la faroj, ĉar estas la dia mizerikordo kiu liveras la savon..[3]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charles Samuel Braden, Man's Quest for Salvation: An Historical and Comparative Study of the Idea of Salvation in the World's Great Living Religions, Chicago & New York, Wil-lett, Clark & Company, 1941.
  • S. G. F. Brandon (a cura di), The Saviour God: Comparative studies in the concept of sal-vation presented to Edwin Oliver James by colleagues and friends, New York, Barnes & Noble, 1963.
  • Walter Brueggemann, Salvation in Reverberations of Faith: A Theological Handbook of Old Testament Themes, Louisville, Westminster John Knox Press, 30 settembre 2002, pp. 184–6. (Presentation)
  • Eric J. Sharpe e John R. Hinnells (a cura di), Man and his salvation: Studies in memory of S. G. F. Brandon, Manchester, Manchester University Press, 1973, ISBN 0-7190-0537-X.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Ankerberg, John Weldon, Dillon Burroughs, The Facts On Islam, p. 37.
  2. Fast Facts on Islam, de John Ankerberg, John Weldon, p.28
  3. Norman L. Geisler, Abdul Saleeb, Answering Islam: The Crescent in Light of the Cross, p. 128.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]