Ruperto de Salcburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Ruperto de Salcburgo
Episkopo de Salcburgo kaj Worms
Sankta Ruperto de Salcburgo, montrata kun salbarelo en la mano
Sankta Ruperto de Salcburgo, montrata kun salbarelo en la mano
Persona informo
Naskonomo ankaŭ literumata Ruprecht, Hrodperht, Hrodpreht, Roudbertus, Rudbertus, Robert
Naskiĝo ĉirkaŭ 650
en Worms (probable)
Morto 27-a de marto 718 (probable)
en Worms
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Roman Catholic Archdiocese of Salzburg vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
1-a episkopo de Salcburgo
Dum 696–716/18
Antaŭulo (neniu)
Sekvanto Vitalo de Salcburgo
Abato de abatejo Sankta Petro
Episkopo de Worms
Antaŭulo Amandus
Sekvanto Erembert
Sanktulo
Honorata en Katolika Eklezio, Ortodoksa Kristana Eklezio
Festotago 27-a de marto, 28-a de marto
Atributoj salujo, episkopaj vestoj, episkopa bastono
Patroneco Salcburgo, Salcburgio, Aŭstrio, sal-ministoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La kristana sanktulo Ruperto de Salcburgo, germane Rupert von Salzburg, ankaŭ literumata Ruprecht, Hrodperht, Hrodpreht, Roudbertus, Rudbertus, Robert)[1] (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 650 probable en Worms; mortis probable la 27-an de marto 718 en Worms) estis episkopo de Worms kaj unua episkopo de Salcburgo. Samtempe li estis la abato de la salcburga abatejo Sankta Petro.

Li estas la patrono de la aŭstria federacia lando Salcburgio, kaj havas la titolon "apostolo de la bavaroj". Portas sian nomon la Misia domo Sankta Ruperto en Bischofshofen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rupert (Hruodpert) devenis al altnobela familio kaj proksime parencis al la merovingaj reĝoj. Ĝis la fino de la 7-a jarcento li laŭ peto de la duko Theodo la 2-a oficis kiel episkopo de Worms, unue en la urbo Regensburg (Ratisbono), la tiutempa ĉefurbo de la Duklando Bavario, kaj instruis la dukon kaj ties sekvantaron pri kristanismo. La duko poste permesis al la episkopo mem elekti episkopan rezidejon kun kirkoj kaj kromaj necesaj religiaj konstruaĵoj. Li forlasis Ratisbonon kaj per ŝipo veturis laŭlonge de la Danubo ĝis la loĝloko Lorch (Lauriacum), kie ekzistis escepte forta frua kristana komunumo. La tiama Laŭrenca kirko estis rekta posteulo de antaŭa romia templo. Pri sia origina plano misie kristanigi la proksiman popolon de avaroj kaj la slavojn li devis rezigni pri la militoj kaj la multaj detruoj ĉe la regna limo. Anstataŭe li plumoviĝis direkte al Salcburgo. Post ripozo en Seekirchen li alvenis en Salcburgo, kie tiuteme vivis restaĵo de la antaŭa romia loĝantaro kaj aldona monaĥa komunumo el la malfrua antikva epoko. Li konstruigis imponan kirkon honore al la Sankta Petro, en la loko en kiu nun troviĝas la urba katedralo. Li krome konstruigis novan monaĥejon por la monaĥa komunumo, la nuna Arkiabatejo Sankta Petro.

Protekte de la "supra burgo" (castrum/castellum superius, nuntempe nomata fortikaĵo Hohensalzburg li en 711/12 fondis la monaĥinejon Nonnberg, nuntempe la tutmonde plej aĝa seninterrompe ekzistinta monaĥinejo.

La duko Theodo donacis al la episkopo la vilaĝojn kaj bienojn Maxglan kaj Piding. En la areo de la salaj fontoj Reichenhall li por la monaĥejo ricevis 20 salkolektajn patojn, trionon de la salaj fontoj kaj la kutiman imposton, kiun krome ricevus la duko. Sed nur la postaj donacoj fare de la bavara duko Theudebert ebligis konstantan ekonomian vivon de la episkopejo.

En 714 li por mallonga tempo revenis al sia hejmregiono, por alporti sian nevinon Erentrudis de Salcburgo kaj pliajn virajn helpantojn.

Ruperto mortis probable la 27-an de marto 718, supozeble en Worms. Liaj ostoj okaze de la inaŭguro de la nova katedralo de Salcburgo la 24-an de septembro 774 estis transportitaj al Salcburgo.

Venerado[redakti | redakti fonton]

bildo de la sanktulo fare de Adolf Osterider en la Ruperta kirko en Hohenrain apud Graz

La luterana memortago por Ruperto estas la 28-a de marto, la ortodoksa kaj katolika memortagoj tamen la 27-a de marto. En Bavario kaj Salcburgio li malgraŭ tio festiĝas la 24-an de septembro: ĉar la fakta mortotago ne ekzakte konatas, tradicie kutimiĝis festi lin la tagon kiam liaj ostoj transportiĝis al la katedralo de Salcburgo.[2]

Tiu tago estas la landa festotago de la aŭstria federacia lando Salcburgio. La lernejanoj de la lando tiun tagon ne havas lecionojn, kaj en la urbo Salcburgo celebriĝas popola festo.

En Bavario interalie la pejzaĝo Rupertiwinkel proksime de la limo inter Germanio kaj Aŭstrio ricevis sian nomon honore al li.

Loka patrono li interalie estas en la komunumoj Sankt Ruprecht an der Raab kaj St. Ruprecht ob Murau en Stirio, Šentrupert en Slovenio kaj en la urboparto Sankt Ruprecht de Klagenfurto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich Schmid (1912). The Catholic Encyclopedia. 13.-a eldono, Robert Appleton Company, Novjorko, 1912. Rupert[rompita ligilo] (rete).
  2. artikolo Rupert von Salzburg en la germanlingva ekumenisma leksikono de sanktuloj