Ahmad Kazemi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmad Kazemi
perse احمد کاظمی


Naskiĝo 22-a de julio 1958
en Naĝafabad, Provinco Isfahano, Irano
Morto 9-a de januaro 2006
en Urmia, Okcidenta Azerbajĝano, Irano
Soldata kariero
Rango: Generalo-majoro
Tempo de deĵoro: 1981–2006
Speco: Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio
Militoj: Iraka-irana milito
Medaloj: Medalo de la Venko de la 3-a grado[1]
Persona informo
Mortokialo aviadila akcidento
Ŝtataneco Irano
Alma mater Teherana universitato
Okupo
Okupo militestro
vdr

Ahmad Kazemi (n. la 22-a de julio 1958, Naĝafabad, Provinco Isfahano, Irano — m. 9-an de januaro 2006, Urmia, Okcidenta Azerbajĝano, Irano) estis irana militestro, generalo-majoro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio kaj unu el la ĉefaj figuroj de la Iraka-irana milito.

Infaneco kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 22-an de julio 1958 en Naĝafabad, Provinco Isfahano, Irano. Lia patro estis militestro en la Imperia Armeo de Irano, sed eksiĝis en 1974 antaŭ la Irana revolucio. La familio translokiĝis al Libano en 1975, kie la patro kaj la filo aliĝis al sudlibanaj batalantoj. Post komenciĝo de la Irana revolucio Ahmad Kazemi partoprenis batalon kontraŭ la Dinastio de la Pahlavi. Post la revolucio venkis kaj establiĝis la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio (Pasdarano) en 1980, li aliĝis al Pasdarano kaj iris en 1981 al Irana Kurdistano por batali tie kontraŭ lokaj kontraŭrevoluciuloj.

Milita kariero[redakti | redakti fonton]

Post komenciĝo de la Iraka-irana milito li partoprenis ĝin kun 50-homa taĉmento, batalante kontraŭ Irako ĉe urbo Abadano. Batalante senpere en frontlinio, li estis vundita je kruron, brakoj kaj dorso, kaj perdis parton de unu fingro. Post la fino de la milito lia taĉmento transformiĝis al grava kaj influa parto de Pasdarano.

Poste li enmatrikuliĝis en universitato kaj akiris diplomon de bakalaŭro pri geografio kaj magistro pri administrado kaj militaj elspezoj. Li ankaŭ doktoriĝis pri nacia defendado. La 1-an de junio 2005 li estis nomumita komendestro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio fare de plej supera gvidanto de Irano Ali Ĥamenei. Li estis ankaŭ militkonsultanto ĉe prezidantoj Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani kaj Mahmud Ahmadineĵad.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Ahmad Kazemi edziĝis en 1978 kaj havis du filojn: Mohammad Mehdi (naskiĝis en 1980) kaj Saeed (naskiĝis en 1989). Mohammad Mehdi laboras kiel civila inĝeniero.

Morto[redakti | redakti fonton]

Li pereis la 9-an de januaro 2006 pro kraŝo de aviadilo Dassault Falcon 20 apud Urmia, Okcidenta Azerbajĝano, Irano. Li flugis kune kun aliaj altranguloj de Pasdarano por kontroli armeajn trupojn ĉe la limoj kun Irako kaj Turkio. Laŭ Aviation Safety Network la aviadilo Falcon «kraŝe alteriĝis ĉe malbonaj veterkondiĉoj... Raportoj indikas, ke la skipo ne ricevis tri verdojn post elekti malaltiĝon ĉe alproksimiĝo al flughaveno Orumiyeh. Malsuprenira flugo okazis tiele ke kontrolturo ne povis observi alteriĝon. Dum girado dufoje ekflamis motoro, laŭ raportoj sekve de glaciiĝo. La urĝa alteriĝo okazis en la flughaveno, sed Falcon kraŝis». Ĉiuj 11 homoj en la aviadilo pereis[2]. Informoj laŭ kiuj la aviadilo kraŝis sekve de sabotado aŭ bombeksplodo, ĝis nun ne estis pruvitaj.

Ahmad Kazemi estis sepultita en tombejo Behesht-e Zahra (Teherano).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]