Justus Perthes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justus Perthes
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1749 (1749-09-11)
en Rudolstadt
Morto 1-an de majo 1816 (1816-05-01) (66-jaraĝa)
en Gotha
Tombo Ĉeftombejo de Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Schwarzburg-Rudolstadt
Familio
Infano Wilhelm Perthes
Okupo
Okupo eldonisto
vdr
La Perthes-forumo en Gotha.

Johann Georg Justus PERTHES (naskiĝinta la 11-an de septembro 1749 en Rudolstadt, mortinta la 1-an de majo 1816 en Gotha) estis germana eldonisto. Li estis la onklo de Friedrich Christoph Perthes.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la princa kuracisto Johann Justus Perthes unue estis komercisto. Poste li ekdeĵoris en Gotha ĉe la librovendejo-eldonejo Ettingersche Buchhandlung. En 1778 li fondis kun Carl Wilhelm Ettinger kaj la posta bopatro Friedrich Duerfeldt (nupto kun Ernestine Duerfeldt en 1784) entreprenon por transpreni la nomitan eldonejon. Ekde 1785 Perthes fondis propran eldonejon transpreninte de la Ettinger-eldonejo la eldonadon de la ŝatata Gothaischer Hofkalender (ĝis 1828; sub la nomo de Ettinger ĝis 1815) kiel ankaŭ de Almanach de Gotha. La laste menciita almanako originas el la Almanac nécessaire de Wilhelm von Rotberg, kalendaro por la kortego de Saksio-Gotha por la 1763-a jaro. Sub Perthes ĝi ŝangiĝis de simple por-nobelara kalendaro al grava diplomatia referenclibro.

La de Friedrich Schlichtegroll (1765–1822) redaktita verko Nekrolog, enthaltend Nachrichten von dem Leben merkwürdiger verstorbener Deutschen estiĝis inter 1791-1806 verko en 28 volumoj. Ekde 1805 Perthes kunlaboris kun Adolf Stieler (1775–1836), kio estis la bazo por la fondo de la geografia instituto Geographische Anstalt. En la mortojaro 1816 aperis la unua eldono de la poŝatlaso de Stieler (Stieler's Hand-Atlas); la mondfama eldonejo Justus Perthes' Geographische Verlagsanstalt Gotha fonditis nur post la morto de Perthes.

Perthes-forumo urbokerne[redakti | redakti fonton]

Tomboŝtono, restaŭrita en 2014.

La historia loko de la eldonejo en la Justus-Perthes-strato 3-9 alikonstruitis al Perthes-forumo de 2012-14. Ekde 2015 troviĝas tie ĉi i.a. la arkivo kiu ĝis tiam restis en deponejoj de Kastelo Friedenstein. Krome translokatas ankaŭ aliaj kolektoj el la Esploradbiblioteko kaj la Turingia ŝtata arkivo ĉi tien.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Painke: 200 Jahre Justus Perthes Geographische Verlagsanstalt, Gotha - Darmstadt 1785-1985. Perthes, Darmstadt 1985.
  • Bernhard Perthes: Justus Perthes in Gotha. 1785-1885. Knorr & Hirth, München 1885.
  • Haupt-Katalog von Justus Perthes, Geographische Anstalt und Verlagsbuchhandlung Gotha. 1915-1935
  • Vom „Alten Gottesacker“ ... zum Hauptfriedhof. Ein Streifzug über die Friedhöfe der Stadt Gotha. Stadtverwaltung Gotha - Gartenamt, Gotha 1995.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]