Charles Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charles Hall (1740–1825) estis brita kuracisto, socikritikisto kaj rikarda socialisto kiu publikigi The Effects of Civilization on the People in European States (La efikoj de civilizo sur la popolo en la eŭropaj ŝtatoj) en 1805, kondamnante kapitalismon pro ties malkapablo por havigi al la malriĉuloj. En la libro, Hall asertas, ke la malegalecoj laŭ riĉo kaj la produktado de varoj kondukas al ekspluatado de malriĉuloj, kaj ties suferado. Hall fame proklamis, ke la ekspluatado de malriĉuloj estas tiom akra ke ili "retenas nur la produkton de unu laborhoro el ĉiu ok".[1]

Kiel solvo por la problemoj de la socio, Hall proponis agraran reformon kaj progresivan impostadon. Liaj konsideroj kaj ekonomika teorio, ĉefe lia rigardo al akra ekspluatado de malriĉuloj, estis gravaj por la disvolviĝo de marksismo, kaj kondukis al multaj konsideri lin unu el la plej fruaj socialistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blaug, Mark. (1986) Who's Who in Economics: A Biographical Dictionary of Major Economists 1700–1986. The MIT Press, p. 358. ISBN 0-262-02256-7.

Verkoj[redakti | redakti fonton]