Mario Jurić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Jurić
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1979 (1979-02-09) (45-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Alma mater Zagreba universitato • Faculty of Science, University of Zagreb • Universitato Princeton
Okupo
Okupo astronomo • scienca esploristo
vdr

Mario JURIĆ (naskiĝis la 9-a de februaro 1979 en Zagrebo) estas kroata astronomo, li ricevis sian diplomon de la Fakultato de Sciencoj de la Zagreba universitato kaj doktoriĝis en la Universitato Princeton en 2007.

Li estas ano de la societo znanost.org, kiu kunlaboras por multenombraj projektoj de scienca popularigo.

En 1998 - 2000, li kunmalkovris 125 asteroidojn, laŭ Minor Planet Center,[1] kaj la periodan kometon 183P/Korlević-Jurić, en kunlaboro kun Korado Korlević.

Li ricevis en 2009 stipendion de la NASA[2]

Li ankaŭ partoprenis al la malkovro de la Granda Muro de Sloan, unu el plej grandaj strukturoj de la universo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]