Emil Krebs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Krebs
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1867 (1867-11-15)
en Świebodzice, Reĝlando Prusio,  Nordgermana Federacio
Morto 31-an de marto 1930 (1930-03-31) (62-jaraĝa)
en Berlino, Respubliko Prusujo,  Vajmara Respubliko
Tombo Südwestkirchhof Stahnsdorf
Lingvoj germanaNordĉina dialektaromongolamanĉuraturkafinnajapanaarabatibetafrancagrekaitalarusahispanaarmenaalbanakartvelahebreajavakorealatinapersaurduonivĥasanskritobirmaguĝaratahindiairlandasinhalaanglaportugalaburjatatataraukrainaeŭskapola
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Vroclavo
Okupo
Okupo diplomatotradukistoĉinologopoligloto
vdr

Emil KREBS (naskiĝis la 15-an de novembro 1867 en Freiburg in Schlesien, mortis la 31-an de marto 1930 en Berlino) estis germana sinologo. Li laboris kiel interpretisto en la ambasado de Germanio en Ĉinio. Li parolis flue ĉirkaŭ sesdek lingvojn kaj ekzemple lernis la armenan lingvon ene de naŭ semajnoj.

Portretfoto de Emil Krebs.

Post lia morto oni elprenis lian cerbon, kiun la Universitato de Duseldorfo ankoraŭ konservas. Ekzameninte ĝin en 2004, oni konstatis, ke certa parto de la cerbo (la Broca-regiono, kiu ligiĝas al la lingvolernado) estas pli forte evoluinta ol tiu de aliaj homoj. Oni ne scias, ĉu la evoluo estis respondo al la lernado aŭ genetike fiksita afero.