Maithripala Sirisena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maithripala Sirisena
මෛත්රිපාල සිරිසේන
மைத்திரிபால சிறிசேன
Persona informo
පල්ලෙවත්ත ගමරාලගේ මෛත්‍රීපාල යාපා සිරිසේන
பல்லேவத்தை கமரலாலாகே மைத்திரிபால யாப்பா சிறிசேன
Naskiĝo 3-an de septembro 1951
en Srilanko distrikto Polonnaruwa, Srilanko
Religio budhismo vd
Ŝtataneco Srilanko vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij • Polonnaruwa Rajakeeya Madya Maha Vidyalaya vd
Partio Srilanka Libereca Partio • Komunista Partio de Srilanko • People's Alliance (Sri Lanka) • Unuiĝinta Alianco por Popola Libereco • New Democratic Front vd
Subskribo Maithripala Sirisena
Profesio
Okupo politikistoterkultivisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidanto de Sri Lanko
Dum 9-a de januaro 2015
Antaŭulo Mahinda Rajapaksa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pallewatte Gamaralalage Maithripala Yapa Sirisena (aŭ pli mallonge Maithripala Sirisena; sinhale මෛත්රිපාල සිරිසේන; tamile மைத்திரிபால சிறிசேன; naskiĝis la 3-an de septembro 1951, do nun 72-jara) estas srilanka politikisto. Kiel ĉefa kandidato de la opozicio li en la ŝtatprezidanta baloto de la 8-a de januaro 2015 surprize venkis kontraŭ la antaŭa ŝtata prezidanto Mahinda Rajapaksa. Sekve ekde la 9-a de januaro 2015 li estas la prezidanto de Srilanko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sirisena en 1951 en la distrikto Polonnaruwa naskiĝis en sinhala familio de farmistoj. Post la mezlernejo li estis lernejano en la "reĝa kolegio" (Royal College) en la urbo Polonnaruwa, pli poste ankoraŭ sukcese finis tri-jaran edukon en la agrikultura lernejo Kundasale Farm School kaj iĝis membro de la "Srilanka Liberiga Partio" (Srilanka Libereca Partio, SLFP).[1] Unue li laboris en agrikulturaj kooperativoj kaj krome plu aktivis en la partio SLFP. Ekde la jaro 1978 li estis profesia politikisto. En 1979 li elektiĝis distrikta sekretario de la partio SLFP kaj en 1983 prezidanto de la nacia junulara organizaĵo de la partio. En 1989 li nome de lia distrikto unuafoje iĝis membro de la srilanka parlamento kaj ankaŭ sekve de la balotoj de 1994, 2000, 2001, 2004 kaj 2010 estis parlamenta reprezentanto de sia distrikto.[2] Inter la jaroj 1997 kaj 2001 kaj duafoje de 2004 ĝis 2014 li havis diversajn ministrajn postenojn en la registaro de Srilanko, laste en 2014 tiun de ministro pri sano. De junio 2001 ĝis la 21-a de novembro 2014 li estis la ĝenerala sekretario de sia partio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]