Cuthbert Tunstall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuthbert Tunstall
Episkopo, skolastikisto, diplomato
Episkopo, skolastikisto, diplomato
Persona informo
Naskiĝo 1474
en Hackforth,  Anglio
Morto 18-a de novembro 1559
en Palaco Lambeth, Londono,  Anglio
Religio Anglikanismokatolika eklezio vd
Etno Angloj vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Universitato de Oksfordo
Universitato de Kembriĝo
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • juĝistodiplomato • katolika episkopo vd
Episkopo de Londono
Dum 1523–
Episkopo de Durham
Dum 1530–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cuthbert TUNSTALL (1474-1559) estis Episkopo de Durham kaj Londono, helenisto, hebreisto, angla prelato, skolastikisto, ekleziestro, diplomato, administranto kaj reĝa konsilisto. Li plenumis diversajn diplomatiajn misiojn por la brita krono, samkiel la subskribo de la pacotraktado kun Karlo la 5-a (1500-1558), post la Batalo de Pavio, kaj kunlaboris kun la Paco de Kambrajo, kie reciproke la reĝo danke invitis lin por partoprenado en la konsilio (1523), krom nomumi lin Episkopo de Londono (1523) kaj Durham (1530). Post la morto de Henriko la 8-a (1491-1547) li estis enkarcerigita en Northumberland. Liberigita de Maria Tudor (1516-1558), li estis denove arestita dum la regado de Elizabeta la 1-a (1533-1603), kie li mortis pro la malagnosko de la reĝa suvereneco pri la religiaj temoj. Li estis amiko de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj Thomas More (1478-1535), al kiu li dediĉis "De arte supputandi" (1522), tre apreza verko tiuepoke.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cuthbert Tunstall estis nelegitima filo de Thomas Tunstall, de la Kastelo Thurland[1], Lancashire. Lia legitima duonfrato Brian Tunstall, mortis dum la Batalo de Flodden Field, en 1513. Cuthbert studis matematikon, teologion kaj juron, en la Kolegio Balliol, Kolegio Trinity, kaj Padovo, kie li diplomiĝis je Doktoro pri Juro. Li flue parolis la grekan kaj la hebrean.

William Warham (1450-1532), Ĉefepiskopo de Canterbury, kreis lin kancelieron en la 25-a de aŭgusto 1511, kaj iom poste li estas nomumita rektoro en Harrow on the Hill, Distrikto de Londono. Li eventuale fariĝis kanoniko de Lincoln (1514), kaj arkidiakono de Chester (1515). Pli malfrue li partoprenis en diplomatia misio de la reĝo Henriko la 8-a (1491-1547) kaj Kardinalo Wolsey (1475-1530). En 1515, Tunstall estas sendita al la tiama Flandrio, Belgio kune kun Thomas More (1478-1535). En Bruselo li konatiĝis kun Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj ili fariĝis amikoj. En 1519, li estis sendita al Kolonjo. Vizito, kiun li faris al Worms (1520-1521) donis al li la veran gravecon de la luterana movado kaj ties literaturo.

Tunstall fariĝis Majstro de la Pergamenoj[2], en 1516, kaj Dekano de Salisbury en 1521. En 1522, li estas nomumita Episkopo de Londono pere de papa decido, kaj en la 25-a de majo 1523 li fariĝis Lordo Kuratoro de la Privata Kanceliereco[3]. En 1525, li negocis kun Karlo la 5-a (1500-1558) post la Batalo de Pavio, kaj helpis en la aranĝoj de la Paco de Kambrajo, en 1529[4].

Episkopo de Durham[redakti | redakti fonton]

Sub Henriko la 8-a kaj Eduardo la 6-a[redakti | redakti fonton]

En la 22-a de februaro 1530 - ree per papa decido - Tunstall sukcedis al la Kardinalo Wolsey kiel Episkopo de Durham. Ĉi-posteno egalvaloris al la ofico de preskaŭ reĝa povo kaj aŭtoritateco ene de la regado de la diocezo. En 1537, li ankaŭ fariĝis prezidanto de la nova Konsilio de la Nordo[5]. Kvankam li ofte engaĝiĝis en temporabaj negocadoj kun la skotoj, li partoprenis en diversajn aliajn aferojn, kaj vizitadis la parlamenton, kie, en 1539, li ĉeestis en la diskutado pri la Leĝo de la Ses Artikloj[6].

Rilate al la afero pri la divorco de Henriko la 8-a, Tunstall aktivis kiel unu el la konsilistoj de la Reĝino Katerino de Aragono (1485-1536). Kontraŭe de la Episkopo John Fisher (1469-1535) kaj Siro Thomas More (1478-1535), dum la tumultaj jaroj sekvantaj, Tunstall adoptis politikon de pasiva obeemo kaj interkonsentemo ĉe multaj aferoj kie li probable bezonis pli da apogo. Kvankam Tunstall aliĝis al la Katolikaj Romiaj doktrino kaj praktikoj, post iom heziti li akceptis Henrikon kiel estro de la angla eklezio, kaj publike defendis ĉi-pozicion - tiele akceptante iun skismon kun Romo.

Al Tunstall ne plaĉis la religia politiko adoptita de la konsilistoj de la reĝo Eduardo la 6-a (1537-1553), kaj do li voĉdonis kontraŭe al la unua Akto de Uniformeco[7], en 1549. Tamen, li daŭre plenumis siajn publikajn devojn seninterrompe, kaj esperis ke la Grafo de Warwick eble konvinkiĝis pri retroirigo de la kontraŭ-katolika politiko de la Duko de Somerset. Ĉi-espero fiaskis, kaj post la falo de Somerset, Tunstall estas venigita al Londono, en majo 1551, kaj tenita en sia hejmo. Dum ĉi-kaptiteco, li komponis traktaĵon pri la Eŭkaristio, kiu publikiĝis en Parizo, en 1554. En la fino de 1551, li estas arestita en la Turo de Londono, kaj iu leĝo por lia ruinigo enkondukiĝis en la Domo de la Komunuloj. Ĉar tio malsukcesis, li estis juĝita de komisio en la 4-a5-a de oktobro 1552 kaj forigita el sia episkopeco.

Sub Maria Tudor kaj Elizabeta la 1-a[redakti | redakti fonton]

Kun la ascendo de Maria la 1-a al la trono, en 1553, Tunstall estas liberigita. Lia episkopeco, kiu estis dissolvita de la Akto de Parlamento, en marto 1553, reestabliĝis de posta Akto, en aprilo 1554. Tunstall, kiu tiam estis okdekjarulo, denove ekoficis kiel Episkopo de Durham. Li tenis sian akordiĝeman metodologion, plenumante nenian sisteman persekutadon al la prostestantoj. Dum la reĝinado de Maria, li pace administris sian diocezon.

Kiam Elizabeta la 1-a ascendis al la trono, Tunstall rifuzis fari la Ĵuron pri Suvereneco[8], kaj decidis ne partopreni en la konsekrado de la protestanto Matthew Parker (1504-1575) kiel Ĉefepiskopo de Canterbury. Li estas arestita, eksigita el sia diocezo, en septembro 1559, kaj tenita kiel malliberulo en la Palaco Lambeth[9], kie li mortis en la daŭro de kelkaj semajnoj, estante 85-jara. Li estis unu el la dekunu katolikaj episkopoj kiuj mortis en gardejo dum la reĝinado de Elizabeta la 1-a.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Palaco Lambeth, kie li mortis.
  • De arte supputandi libri quattuor (1522)
  • Confutatio cavillationum quibus SS. Eucharistiae Sacramentum ab impiis Caphernaitis impeti solet (Parizo, 1552)
  • De veritate corporis et sanguinis domini nostri Jesu Christi in eucharistia (Parizo, 1554)
  • Compendium in decem libros ethicorum Aristotelis (Parizo, 1554)
  • Certaine godly and devout prayers made in Latin by C. Tunstall and translated into Englishe by Thomas Paynelle, Clerke (Londono, 1558)
  • A Sermon of Cuthbert Tonstall, Bishop of Durham, Preached on Palm Sunday ..., 1823, Cuthbert Tunstall

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kastelo Thurland
  2. Majstro de la Pergamenoj aŭ kanceliero.
  3. Lordo Kuratoro de la Privata Kanceliereco estas la kvina de la Grandaj Ŝtataj Oficistoj en la Unuiĝinta Regno, rangante sub la Lordo Prezidanto de la Konsilio kaj super la Lordo Ĉefĉamberlano.
  4. Milito de la Ligo de Cognac.
  5. Konsilio de la Nordo.
  6. Akto de la Ses Artikloj
  7. Aktoj de Uniformeco
  8. Ĵuro pri Suvereneco
  9. Lambeth Palace.