Klausjürgen Wussow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klausjürgen Wussow
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1929 (1929-04-30)
en Kamień Pomorski, Provinco Pomerio,  Nazia Germanio
Morto 19-an de junio 2007 (2007-06-19) (78-jaraĝa)
en Rüdersdorf bei Berlin
Tombo Friedhof Heerstraße
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Q2148931
Familio
Edz(in)o Ida Krottendorf • Yvonne Wussow • Jolande Franz
Infanoj Barbara Wussow • Alexander Wussow
Parencoj Albert Fortell
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro
vdr
La tombo de Wussow en Berlino

Klausjürgen WUSSOW (naskita la 30-an de aprilo 1929 en Kamień Pomorski, mortinta la 19-an de junio 2007 en Rüdersdorf bei Berlin) estis germana aktoro kaj treege populara televidaktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis instruisto kaj kantoro. Li mortis 1939 en la milito. Wussow origine volis iĝi kuracisto. Tio ne eblis, sekve li iĝis aktoro. Li komencis per la teatro. De 1964 ĝis 1986 li estis membro de la fama Burgteatrejo en Vieno. Li havis aŭstran honoran civitanecon kaj estis honora profesoro. Li estis edziĝinta kvar fojojn. De 1951 ĝis 1960 li estis edziĝinta al la germana aktorino Jolande Frantz. Ili havis unu filinon. De 1960 ĝis 1991 li estis edziĝinta al la aŭstra aktorino Ida Krottendorf. Kune ili havis du infanojn, filinon kaj filon (ambaŭ estas aktoroj ankaŭ). De 1992 ĝis 2003 li estis edziĝinta al la germana ĵurnalisto Yvonne Viehhöver. Ili havis unu filon. De 2004 ĝis 2007 li estis edziĝinta al Sabine Scholz, la antaŭa edzino de la germana boksisto Bubi Scholz.

Wussow estis plej konata por sia rolo kiel profesoro Brinkmann en la televidserio Die Schwarzwaldklinik (tradukite: La kliniko en la Nigra Arbaro) de 1985-88. En la jaroj 2004 kaj 2005 tiu serio havis novan eldonon kun du filmoj. En tiuj filmoj li ludis la rolon de profesoro Brinkmann lastan fojon, tiuj estas liaj lastaj filmoj.

Li ankaŭ estis verkisto kaj pentristo kaj voĉaktoro kaj anoncisto en radioteatraĵoj kaj aŭdlibroj. En liaj lastaj jaroj li suferis de demenco. Lia tombo troviĝas sur la tombejo Waldfriedhof Heerstrasse en Berlino.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Kineje[redakti | redakti fonton]

  • 1958: Blitzmädels an die Front, de Werner Klingler
  • 1959: Arzt aus Leidenschaft, de Werner Klingler
  • 1960: Endstation Rote LaterneBlonde Mädchen für Havanna, de Rudolf Jugert
  • 1960: Der rote Kreis, de Jürgen Roland
  • 1960: Soldatensender Calais, de Paul May
  • 1960: Eine Frau fürs ganze Leben, de Wolfgang Liebeneiner
  • 1960: Agatha, laß das Morden sein!, de Dietrich Haugk
  • 1961: Der grüne Bogenschütze, de Jürgen Roland
  • 1961: Im sechsten Stock, de John Olden
  • 1961: Das letzte Kapitel, de Wolfgang Liebeneiner
  • 1962: Heißer Hafen Hong Kong, de Jürgen Roland
  • 1964: Die Tote von Beverly Hills, de Michael Pfleghar
  • 1966: Comando de asesinos, de Julio Coll
  • 1967: Con la muerte a la espalda, de Alfonso Balcázar
  • 1975: Monika und die Sechzehnjährigen, de Charly Steinberger
  • 1978: Götz von Berlichingen mit der eisernen Hand, de Wolfgang Liebeneiner
  • 1981: Der Bockerer, de Franz Antel
  • 1985: Nägel mit Köpfen, de Wigbert Wicker
  • 1986: Bitte laßt die Blumen leben, de Duccio Tessari
  • 1992: Venti dal Sud

Televide (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1970 - 1971: Der Kurier der Kaiserin. serio (26 epizodoj)
  • 1974: Sergeant Berry, televidserio (13 epizodoj)
  • 1985 - 1989: Die Schwarzwaldklinik, televidserio (71 epizodoj)
  • 1996 - 2003: Klinik unter Palmen, televidserio (23 epizodoj)

Literaturo de kaj pri Wussow (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Barbara Wussow, Alexander Wussow: Klausjürgen Wussow. Sein Leben mit Ida Krottendorff. Erinnerungen. Mit einem Vorwort von Maximilian Schell und Wolfgang Rademann. Edel Vita, Hamburg 2009, ISBN 978-3-941378-16-2.
  • Klausjürgen Wussow: Mein Leben als Chefarzt Dr. Brinkmann von der Schwarzwaldklinik. Bastei Lübbe, Köln 1985, ISBN 3-404-10725-X.
  • Klausjürgen Wussow: Professor Brinkmann und ich. Bastei Lübbe, Köln 1987, ISBN 3-404-10934-1.
  • Klausjürgen Wussow: Bitterer Kaffee. Bastei Lübbe, Köln 1994, ISBN 3-404-12260-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]