Josef Dörr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Dörr
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1938 (1938-07-16) (85-jaraĝa)
en Illingen
Lingvoj Esperantogermanafrancaanglahispanaitala
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistopolitikistoQ2301152 • lernejestro
vdr
Friedrich Josef Dörr, marto 2017

Friedrich Josef DÖRR, naskiĝinta la 16-an de julio 1938 en Illingen, estas germana esperantisto kaj politikisto. La 26-an de marto 2017 nome de la dekstra partio Alternativo por Germanio (AfD) li elektiĝis ano de la Parlamento de Sarlando.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Post studado de pedagogio (1957-1959), Dörr fariĝis instruisto. Sekvis studado de speciala pedagogio (1963-1964 en Stuttgart kaj Tübingen) kaj pli poste de anglistiko kaj historio (1972-1976 en Saarbrücken). Per memlernado, li lernis la francan, hispanan, italan, jidan, rusan kaj Esperanton.

De 1966 ĝis sia pensiiĝo en 2003, li daŭre estis lernejestro, unue en katolika lernejo por lernhandikapuloj en Wustweiler-Hosterhof, poste (de 1980) en speciala lernejo en Saarlouis.

Li loĝas kun sia edzino en Quierschied. La paro havas kvar plenkreskajn infanojn.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Dörr estis vicprezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo de 1978 ĝis 1979 kaj ties prezidanto de 1979 ĝis 1994. Li restis estrarano de Sarlanda Esperanto-Ligo ĝis hodiaŭ (2017).

Li studis Esperanton en la Eötvös-Universitato en Budapesto kaj tie diplomiĝis per laboraĵo titolita "Baza vortprovizo de Esperanto cele al instruado". Por la Akademio Internacia de Sanmarino (AIS) li verkis disertacion pri "La lingvaj teorioj de Karolo Piĉ", kiun li sukcese defendis en 2008.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

De 1955, Dörr aktivas politike. Li estis ano de la kristandemokrata partio CDU dum 23 jaroj kun diversaj postenoj, i.a. membro de distrikta konsilio (Kreistag). En 1978 li fondis la partion Christlich Soziale Wähler Union im Saarland e.V. (CSWU, malfondita en 1981). Pli poste, li aktivis dum 28 jaroj por la partio Alianco '90/La Verduloj, i.a. kiel prezidanto de ties distrikta sekcio en la regiono Saarbrücken Land, t.e. la Regiona Ligo Saarbrücken sen la urbo Saarbrücken.

En majo 2013, li estis inter la fondintoj de la sarlanda sekcio de la partio Alternativo por Germanio (AfD). En aprilo 2015, li fariĝis ties prezidanto en Sarlando. De tiam, pro diversaj kvereloj kaj skandaloj ene de la partio, okazis abundaj disputoj pri li. Ĵurnalistoj konsideras lin kompare dekstrisma politisto inter la ĉiukaze dekstra partio.[1] Oni kritikis lin pro tro patosaj paroladoj kaj kontaktoj kun novnazioj. Tamen fine, la 17-an de aprilo 2016, la sarlandaj AfD-anoj kun granda plimulto reelektis lin prezidanto.

En aprilo 2017, li elektiĝis ano de la Parlamento de Sarlando kaj estro de ties frakcio AfD. Kiel plej aĝa ano ("aĝoprezidanto"), li rajtis fari la malferman paroladon de tiu parlamento en ties konstitua kunsido la 27-an de aprilo 2017.

En februaro 2022, la partio AfD eksigis lin. Tamen en marto 2022 li sukcesis reelektiĝi kiel - nun senpartia - parlamentano per la listo de AfD. La parlamentanoj de tiu partio denove elektis lin frakciestro, kaj la 25-an de aprilo 2022 li denove rajtis fari la malferman parolandon de la parlamento.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dörr publikigis kelkdek librojn kaj broŝurojn, precipe pri pedagogio, sarlandaj dialektoj kaj esperantologio.

En Esperanto aŭ pri la lingvo aperis i.a.:

  • Esperanto - die Internationale Sprache für alle. 100 Jahre auf dem Weg zur Völkerverständigung. Festbroŝuro, red. Günther Becker kaj Josef Dörr. Saarländischer Esperanto-Bund e.V., Saarbrücken, 1987, 44 p.
  • Motivoj de vortpreferoj ĉe Piron. Budapest, Eötvös-Universitato, 1992, 12 p.
  • Baza vortprovizo de Esperanto cele al instruado. Budapest, Eötvös-Universitato, 1993, 175 p.
  • Baza radikaro de Esperanto instru- kaj komunikcele. Saarbrücken, 2000, 40 p.
  • Lingvoteorio de Karolo Piĉ. Eltiro de doktoriĝtezo kadre de AIS. Quierschied, Eldonejoferlag, 2008, 90+123 p.
  • 100 kurtigoj por sms. Quierschied, Eldonejoferlag, 2008, 9 p. — ISBN 9783939517108.
  • Baza radikaro de simpla esperanto sen supersignaj (Sapelitaj) literoj. Saarbrücken, Eldonejoferlag, 2011, 42 p. — ISBN 978-3-939517-16-0
  • La (r)evolua lingvo. Quierschied, Eldonejoferlag, 2011, 32 p.
  • La (pli) bona lingvo. Quierschied, Eldonejoferlag, 2011, 24 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.