Eutelsat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eutelsat
publika kompanio vd
Dum 1977 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
Sidejo Parizo
Lando Francio
Dungitoj 1 200 (stato: 28-a de januaro 2023)
ISIN-kodo FR0010221234
Posedataj kompanioj Fransat • Eurobird 4A • Eutelsat 70A • Hotbird vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Eutelsat estas firmao pri provizado de telekomunikaj satelitoj kun centra oficejo en Francio. Ĝiaj satelitoj kovras la tutan eŭropan kontinenton, Mezazion, Afrikon, Baraton kaj signifajn pliajn partojn de Azio kaj Ameriko. Laŭ enspezoj, ĝi estas unu de la tri ĉefaj satelito-operatoroj tutmonde.

La satelitoj de Eutelsat uziĝas por elsendi 5.800 televido-kanalojn, el kiuj 600 estas altdifinaj, kaj 1100 radio-staciojn stacidomoj al pli ol 250 milionoj da hejmoj. kablo kaj satelito hejmoj. Ili ankaŭ servas por perado de televidaj kontribuoj, kompaniaj retoj, poŝtelefonaj konektoj kaj aliaj komunikaj servoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

la membroŝtatoj de la European Telecommunications Satellite Organization

La European Telecommunications Satellite Organization (Eutelsat) estis origine kreita en 1977 kiel interregistara organizaĵo (IGO) por disvolvi kaj operacii satelito-bazitan infrastrukturon de telekomunikado por Eŭropo. Ĝi komencis praktikan agadon kun la flugigo de sia unua satelito en 1983.

Komence establita por provizi satelitajn komunikajn konektojn en Okcidenta Eŭropo, Eutelsat rapide disvolvis sian infrastrukturon al kovrado de pliaj merkatoj, kiel ekzemple Centra kaj Orienta Eŭropo en 1989, kaj Okcidenta Azio, la afrika kontinento kaj grandaj pliaj partoj de Azio kaj Ameriko ekde la 1990-aj jaroj.

Eutelsat estis la unua satelito-operatoro en Eŭropo kiu elsendis televidajn kanalojn rekte al hejmoj. Meze de la 1990-aj jaroj ĝi poziciigis kvin orbite proksimajn Hot Bird satelitojn, en orbita pozicio de 13° orienta longitudo super la ekvatoro kiuj kapablas altiri centojn da kanaloj - nun la saman funkcion plenumas tri Hot Bird satelitoj en la sama pozicio.

Kadre de la ĝenerala liberaligo de la telekomunikada sektoro en Eŭropo, la interregistaraj operacioj kaj agadoj estis kopiitaj al privata entrepreno nomita Eutelsat SA (SA, societé anonime, estas akcia kompanio laŭ francia juro) en julio 2001. La privata entrepreno havas sian centran oficejon en Parizo.