Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo de UNESKO
Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe
abbey church
Loko
Ŝtato  Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Vienne
Municipo Saint-Savin

Geografia situo

46° 34′ 1″ N, 0° 51′ 52″ O (mapo)46.56690.86439999999999Koordinatoj: 46° 34′ 1″ N, 0° 51′ 52″ O (mapo)
Bazaj informoj
Rito Romkatolika
Specifo
Mapo
Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe (Francio)
Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe (Francio)
DEC

Map

Ligiloj
Monda heredaĵo

Lando  Francio
Regiono
Departemento
Puatuo-Ĉarentoj
Vienne
Tipo Kultura
Surfaco 0,16 ha
Bufra areo 149 ha
Kriterioj (i) (iii)
Fonto 230bis
Regiono** 5
Registra historio
Registrado 1983  (7-a sesio)
Plie Monumento klasita historia :
Abatejo en 1840[1]
Abatejo en 1974 kaj 1978[2]

Geografia lokigo sur la mapo : Poitou-Charentes

Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe (Poitou-Charentes)
Abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe (Poitou-Charentes)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La abatejo de Saint-Savin-sur-Gartempe situas en Saint-Savin en la departemento Vienne en Francio. Ĝi estas klasita en la monda heredaĵo de Unesko ekde 1983 ĉar ĝi gastigas tre belan aron de romanikaj freskoj tre kompletan, bone konservitan kaj unikan en Eŭropo.

Iom da historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo kaj unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La fonda ĉarto malaperis dum la religiaj militoj en 1598, pro kio ne eblas scii la ĝustan daton de la konstruado. Kvankam la abatejo estis fondita sub la regado Karlo la Granda komence de la 9-a jarcento. Ĝi estis konstruita omage la sanktaj Saveno kaj Cipriano pri kiuj oni scias malmulte.

Laŭ la tradicio, en la 5-a jarcento, la fratoj Saveno kaj Cipriano, kuj fuĝis el Makedonio kie ili estis persekutataj ĉar kristanoj, estis fine rekaptitaj borde de la rivero Gartempe. Ili estis tie martirigitaj kaj senkapigitaj. Saveno estis entombigita de pastroj ne malproksime de la nuna urbo, en loko nomita "Cerisier" (ĉerizarbo).

Tricent jarojn poste, la relikvoj de la du martiroj estis retrovitaj sur la loko de ilia mortigo, Badillus, kleriko en la kortego de Karolo la Granda, decidis tie fondi abatejan preĝejon por konservi la altvalorajn relikvojn. Sankta Benedikto de Aniano, en 821, tie adoptigis la regulon de sankta Benedikto kaj tie loĝigis dudekon da monaĥoj. Li nomumis la abaton Eŭdo 1-a, kiu konstruigis la unuan preĝejon.

Prospera periodo dum tricent jaroj[redakti | redakti fonton]

Malrapida malkresko[redakti | redakti fonton]

La centjara milito ĉesigis la prosperon de la monaĥejo, kiu plurfoje sangis posedanton, (angla, franca, Eduardo, la Nigra Princo). En 1371, la Nigra Princo bruligis kaj sangigis la monaĥejon. Dum la religiaj militoj, katolikoj kaj protestantoj disputis pro ĝia posedo. Ĝi estis detruita de la hugenotoj en 1562 kaj 1568 kiuj bruligis grandan parton de ĝi. En 1600, unu el la abatoj elmultigis la konstruaĵojn por vendi la ŝtonojn. Tiel malaperis la monaĥaj konstruaĵoj kaj la klostro, konstruita en la 12a kaj 13a jarcentoj.

La unua renaskiĝo[redakti | redakti fonton]

La abatejo en 1688, tabulo gravurita el Monasticon Gallicanum.

En 1640, la alveno de la religiuloj de la kongregacio de Saint-Maur venantaj de la abatejo de Nouaillé ebligis ĉesigi tiun longan periodon de detruo.

Inter 1682 kaj 1692, komenciĝis la restaŭrado de la preĝejo kaj la konstruado de novaj konventaj konstruaĵoj.

En 1820, fulmo detruis parton de la spajro de la 15-a jc, situanta super la turo-porĉo.

La dua renaskiĝo[redakti | redakti fonton]

Dum dek jaroj, Prosper Mérimée devis batali por protekti ĝin kontraŭ detruo aŭ difektado pro malbonaj restaŭraj laboroj.

En 1840, la preĝejo estis klasita.

En 1877, la spajro estis rekonstruita de la arkitekto Jean Fromigé.

La preĝejo estis klasita de Unesko en 1983.

La abateja preĝejo[redakti | redakti fonton]

La abateja preĝejo de Saint-Savin-sur-Gartempe.
Plano de la abateja preĝejo de Saint-Savin, farita de Eugène Viollet-le-Duc en ties racia vortaro de la arkitekturo en Francio de la 11-a ĝis la 16-a jc, paĝo 176-a.

La abateja preĝejo estas klasita monumento historia ekde 1840, tio estas ekde la kreo de la heredaĵprotektado en Francio fare de Prosper Mérimée[1].

La ekstera aspekto[redakti | redakti fonton]

La konstruado datiĝas de la 11-a jarcento laŭ tri kampanjoj.

Ĝi estas rimarkinda pro siaj dimensioj : longa je 76 metroj, alta je 77 metroj por la spajro kaj longa je 31 metroj por la transepto.

La navo[redakti | redakti fonton]

Priskribo de ĝia arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Unu el la kapiteloj de la abateja preĝejo.

La navo longas 42 metrojn kaj altas 18 metrojn.

La freskoj[redakti | redakti fonton]

Fakigo de la freskoj de la preĝejo de Saint-Savin
Fresko de la navo de la preĝejo de Saint-Savin (Fakoj A1 ĝis D2)
Fresko de la navo de la preĝejo de Saint-Savin (Fakoj A3 ĝis D5)
Fresko de la navo de la preĝejo de Saint-Savin (Fakoj A5 ĝis D6)

La transepto[redakti | redakti fonton]

La transepto estis antaŭe pentrita kiel la navo.

La ĥorejo[redakti | redakti fonton]

Ĥorejo de la preĝejo de Saint-Savin.

La kriptoj[redakti | redakti fonton]

Unu estis dediĉita al sankta Saveno.

La konventa konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La abatejo vidata de la ponto nova.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Slipo n°PA00105712. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  2. Slipo n°PA00105711. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Segond (tradukanto al la franca), Louis. (1910) Livre de la Genèse (france), p. 1630. Genèse Segond 1910..
  • Segond (tradukanto al la franca), Louis. (1910) Livre de la Exode, p. 1630. Exode Segond 1910..
  • Segond (tradukanto al la franca), Louis. (1910) Livre de la Apocalypse, p. 1630. Apocalypse Segond 1910..

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]