Adolph Diesterweg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolph Diesterweg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1790 (1790-10-29)
en Siegen
Morto 7-an de julio 1866 (1866-07-07) (75-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo instruistopedagogoverkistopublikigisto
vdr
Adolph Diesterweg sur poŝtmarko de GDR

Friedrich Adolph Wilhelm DIESTERWEG (naskita la 29-an de oktobro 1790 en Siegen, mortinta la 7-an de julio 1866 en Berlino) estis germana edukisto kaj pensulo kiu, estante progresemulo por liberala politiko, kampanjis por la sekularigado de lernejoj estis pioniro de nova pedagogio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte en Herborn kaj Tübingen (1808-11) Diesterweg komencis instruadon en 1811. Li instruis en Mannheim kaj Worms dum proksimume du jaroj, kaj tiam iris al la modelolernejo en Frankfurton ĉe Majnon. Poste li iĝis rektoro de la latina lernejo de Elberfeld. En 1820, li estis nomumita direktoro de la seminario porinstruista instruisto en Mörs kie li praktike aplikis la metodojn de Johann Heinrich Pestalozzi. En 1832, li estis alvokita al Berlino por direkti la novan ŝtatlernejoseminarion en tiu grandurbo. Ĉi tie li deklaris sin forta subtenanto de nesektana religia instruado. En 1846, li establis la Pestalozzi-institucion ĉe Pankow, kaj la Pestalozzi-societojn por la subteno de la vidvinoj kaj orfoj de instruistoj. Pro lia malkonsento kun la aŭtoritatoj koncerne aferojn de pli alta eduko li estis en konstanta frikcio kaj abdikis de la seminario en 1847. En 1850, li ricevis pensionon. Poste, li daŭre forte rekomendis siajn instruajn ideojn tra la rimedo de periodaĵoj. En 1858, li estis elektita al la kamero de deputitoj kiel membro por la grandurbo de Berlino, kaj voĉdonis kun la Liberala opozicio.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Diesterweg pensis ke gravus (mem)kritikeco kaj respondecemo en instruado, kaj serĉis reformi sociajn, ekonomiajn kaj moralajn aspektojn de eduko. Li eldonis la influan skribaĵaron Pädagogisch Wollen und Sollen. Li bazigis sian programon sur "fundamentaj principoj de la lukto por vivo" kion li identigis en la konflikton inter katolikoj kaj protestantoj tiutempe. Li opiniis ke ekzistis pluraj "opozicioj" (apartaj elektoj) kiuj estis haveblaj en la konflikto kiu povus esti reduktita al ununura "aŭtoritato aŭ libereco, katolikismo aŭ protestantismo".

En lia klopodo reformi instruadon Diesterweg volintus forigi politikan kaj religian influon en la instruado mem kaj anstataŭe impliki pli da sociaj faktoroj. Li kredis je la havebleco de edukado: "Unue eduku virojn, antaŭ ol maltrankviliĝi pri ilia profesia trejnado aŭ klaso, ĉar la laboristo kaj la kamparano devus ambaŭ estu edukitaj por iĝi homoj". Li ankaŭ kredis ke pere de eduko la senhavuloj povus esti helpitaj. Li deziris profesiigon de ŝtatinstruistoj kaj batalis por la relativa aŭtonomio de lernejoj; li ankaŭ havis influon sur la instruistoj de tiu tempo tra sia gazeto Rheinisch Blätter.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Diesterweg estis diligenta verkisto sur instruaj temoj, kaj estis la skribinto de diversaj lernejaj lernolibroj. Li verkis 50 librojn kaj publikigis proksimume 400 artikolojn. Al li ŝuldiĝas la konepto: "lernigi agi per agado". En 1851, li fondis la gazeton Pädagogisches Jahrbuch en Berlino. Inter liaj publikaĵoj menciindas ekz.:

  • Wegweiser zur Bildung für deutsche
  • Das pädagogische Deutschland (1836)
  • Streitfragen auf dem Gebiete der Pädagogik (Kontestataj demandoj en la kampo de pedagogio; 1837)
  • Leitfaden für den Unterricht in der Formlehre (1845)
  • Lehrbuch der mathematischen Geographie (1840; 18-a red., kiel Populäre Himmelskunde, 1891)
  • Unterricht in der Kleinkinderschule (5-a red., 1852)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]