Tirola Landa Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tirola Landa Muzeo
muzeo [+]

LandoAŭstrio
RegionoTirolo
SituoInnsbruck
- koordinatoj47° 16′ 2″ N, 11° 23′ 52″ O (mapo)47.267327511.3977336Koordinatoj: 47° 16′ 2″ N, 11° 23′ 52″ O (mapo)

ArkitektojAnton Mutschlechner, Natale Tommasi
SpecoUniversala muzeo

Fondo1823
Malfermo15-a de majo 1845
ĈefuloPeter Assmann

Tirola Landa Muzeo (Tirolo)
Tirola Landa Muzeo (Tirolo)
DEC
Tirola Landa Muzeo
Tirola Landa Muzeo
Lokigo de Tirolo en Aŭstrio
Map
Tirola Landa Muzeo
Vikimedia Komunejo:  Tiroler Landesmuseum [+]
vdr
Ferdinandeum

La Tirola Landa Muzeo (germane Tiroler Landesmuseum) en Innsbruck estas ankaŭ konata kiel Ferdinandeum (nomita laŭ arkiduko Ferdinando) kaj estis fondita en 1823 fare de la societo Verein Tiroler Landesmuseum Ferdinandeum.

Ekde 2007 ĝi estis grava sekcio de Tiroler Landesmuseen-Betriebsgesellschaft, kiu transprenis la prizorgon. Ankaŭ transdonita al la funkciigadfirmao en la sama tempo estis la Tirola Muzeo de Populara Arto / Volkskunstmuseum, la Kaiserschützen-muzeo, la Kortega kirko / Hofkirche kaj la Arkivo pri tirola popola kantado /Tiroler Volksliedarchiv. La firmao estas prizorgita fare de Wolfgang Meighörner, kiu ankaŭ estas la kuratoro de Ferdinandeum.

La muzearo konsistas el sep kolektoj, jen:

  • Historio de la pratempo tra la romia epoko ĝis la frua Mezepoko
  • Arto kaj metioj de romaniko tra gotiko ĝis modernaj tempoj
  • Nederlando-kolekto kaj muzikejo per Jakob Stainer-instrumentoj
  • Artaĵoj inkluzive de tiuj de Michael Pacher, Lucas Cranach der Ältere, Rembrandt van Rijn, Joseph Anton Koch, Angelica Kauffman, Franz Defregger kaj Albin Egger-Lienz.
  • Biblioteko kies ĉefa konsidero estas Tirolo

La konstruaĵkomplekso estis renovigita en 2003 kaj kelkaj partoj estis aldonitaj al ĝi. La natura kaj homa sciencaktiveco de la muzeo estis dokumentita ekde 2008 en la fakgazetserio Wissenschaftlichen Jahrbuch der Tiroler Landesmuseen. Ĝi estas posteulo al la pli malnovaj publikaĵoj nomitaj Zeitschrift des Ferdinandeums für Tirol und Vorarlberg (1853-1920) kaj Veröffentlichungen des Museum Ferdinandeum (1921-2007).

Krome Ferdinandeum eldonas la referenclibron pri dokumentoj nomitan Tiroler Urkundenbuch kiu igas la historiajn fontojn de la tirolano Mezepoko alireblaj.

Kuratoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1960–1985: Erich Egg
  • 1985-2005: Gert Ammann
  • ekde 2007: Wolfgang Meighörner

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Arsenalo de Innsbruck

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]