Paul Troger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Troger
Paul Troger, memportreto
Paul Troger, memportreto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1698 (1698-10-30)
en Welsberg-Taisten
Morto 20-an de julio 1762 (1762-07-20) (63-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo • instruisto
vdr
Marmora salono de la Abatejo Melk

Paŭl TROGER (naskiĝinta en la 30-a de decembro 1698 en Zell proksime de Welsberg, mortinta en la 20-a de julio 1762 en Vieno) estis aŭstra pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de tajloristo kaj sakristiisto jam kiel knabo desegnis sen trejnado kaj tiom lerte, ke gastintaj fremduloj - verŝajne el la grafa familio Firmian - ekmiris kaj venigis lin kun lia frato al si por pluklerigo. La granda mecenato grafo Lactanz von Firmian peris ke Troger iĝu unue disĉiplo de Giuseppe Alberti (1664-1730) en la Fiemme-Valo kaj poste venu al Bolonjo, Venecio kaj finfine (en 1728) al Vieno. Tie Troger jam aperis kiel ŝatata kaj perfekta artisto. Li nomumitis Ĉambra pentristo kaj estis, post la morto de Jacob van Schuppen rektoro de la Viena Akademio (1754-57).

Verkaro kaj graveco[redakti | redakti fonton]

Kvankam la domicilo de Troger estis en Vieno li multe vojaĝis por kontentigi ĉiujn mendintojn ĉie ajn (precipe Aŭstrio, Hungario, Moravio). Li faris oleopentradon kaj altarbildojn en itala Al fresco-tekniko. Li ankaŭ kreis portretojn kaj gravuris sakralaĵojn kaj nesakralaĵojn, homojn, pejzaĝojn.

Liaj majstroverkoj estas en Trento, Brixen (freksoj en la katedralo), Innsbruck, Maria Taferl kaj Furth bei Göttweig. La unua granda sukceso estis la bildoj en la kupolo de la Kajetana kirko en Salcburgo. En Vieno estas pentraĵoj de li en la kirkoj Sankta Ulriko, Sankta Laŭrenco kaj Maria Helpantino. Ĉiuj bonegas teknike kaj kolorige kaj memorigas onin al la arto de Caracci kaj Guercino.

Troger havis multajn disĉiplojn, el kiuj plej gravis Martin Knoller. En la imperiestra galerio de Vieno troviĝas lia verko Christus auf dem Ölberg, en la Viena Akademio lia Heilige Magdalena kaj en la Tirola Landa Muzeo lia Einbalsamierung des Leichnams Christi.

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • Aschenbrenner, W./Schweighofer, G.; Paul Troger. Leben und Werk, Salzburg (1965), Verlag St. Peter
  • Zum 250. Todestag des Barockmalers Paul Troger, Sonderausgabe der Zeitschrift "Der Schlern", Juli/August 2012* Johann Kronbichler: Paul Troger (1698-1762). Deutscher Kunstverlag, Berlin/München 2012. ISBN 978-3-422-07127-8
  • Stift Altenburg: Paul Troger & Altenburg. Stift Altenburg, Altenburg (2012 aŭ poste)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]