Thomas Erastus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomaso Erasto
(1524-1583)
Svisa kuracisto kaj teologo
Svisa kuracisto kaj teologo
Persona informo
Thomas Erastus
Naskonomo Thomas Lüber
Naskiĝo 7-a de septembro 1524
en Baden,  Germanio (pli poste parto de Argovio, Svislando)
Morto 31-a de decembro 1583
en Bazelo,   Svislando
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Bazelo
Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo teologo • kuracisto • universitata instruisto vd
Laborkampo medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Lüber (1524-1583) estis svisa humanisto, alkemiisto, filozofo, kuracisto, teologo, reformisto, opozicianto de Paracelsus, profesoro pri medicino en la Universitato de Bazelo[1] kaj privata kuracisto de la Duko de Henneberg kaj Oto Henriko (1502-1559), palatinata grafo kaj princoelektisto de la Palatino inter 1556 kaj 1559.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estas pli konata pro lia postmorta verko, kie li argumentas ke la pekoj de la kristanoj devis esti punitaj per la ŝtato, kaj ne per la eklezio kiu detenas la sakramentojn. Ia ĝeneraliĝo de tiu koncepto, ke la ŝtato devas esti supera rilate al ekleziaj demandoj, estas mise konata kiel Erastianismo[2].

Li studis artojn kaj teologion en Bazelo. Post supervivi la peston, en 1544, li transloĝiĝis al Bolonjo kiel studento pri filozofio kaj medicino. En 1553, li fariĝis kuracisto de la Grafo de Henneberg kaj en 1558 li okupis la saman postenon apud la palatina elektisto Oto Henriko (1502-1559) krom iu katedro pri medicino en la Universitato de Hajdelbergo. En 1559, la sukcedinto de lia patrono, Frederiko la 3-a (1515-1576), igis lin privatan konsiliston[3] kaj membro de la eklezia konsistorio.

Rilate al teologio li estis influita de Ulriko Zvinglo (1484-1531) kaj li sekvis la prisakramentajn konferencojn de Heidelberg[4] (1560) kaj Maulbronn[5] (1564), li defendis pervoĉe kaj skribe la doktrinon de Zvinglo pri la lasta vespermanĝo de Jesuo, kaj en 1565 li eĉ respondis al la kontraŭ argumentoj de la luterano Johano Marbako (1521-1581) de Strasburgo. Li senefike rezistis al la klopodoj de la kalvinistoj, estritaj de Kasparo Oleviano (1536-1587), por enkonduki la disciplinon kaj presbiteranan politikon[6], kiuj estis starigitaj en Heidelberg, en 1570, sur la modelo de Ĝenevo[7].

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]