Arthur Evans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Evans
Persona informo
Arthur Evans
Naskonomo Arthur John Evans
Naskiĝo 8-an de julio 1851 (1851-07-08)
en Nash Mills
Morto 11-an de julio 1941 (1941-07-11) (90-jaraĝa)
en Youlbury House
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Kolegio Brasenose • Lernejo Harrow vd
Familio
Patro John Evans vd
Gefratoj Lewis Evans vd
Profesio
Okupo antropologo • arthistoriisto • arkeologo • numismato vd
Laborkampo arkeologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Arthur John Evans (8-a de julio 1851 en Nash Mills, Hertfordshire11-a de julio 1941 en Youlbury, Oxfordshire) estis brita arĥeologo, kiu estas konata prefere pro siaj elfosaĵoj de palaco en Knossos sur la greka insulo Kreto. Studis li ĉe Harrow School kaj Brasenose College.

Bronza brustbildo de siro Arthur Evans ĉe palaco Knossos

Antaŭ kiam Evans komencis siajn esplorojn de la palaco en Knossos, la arĥeologo Minos Kalokairinos malkovris en la jaro 1894 du deponejojn, sed la turka registaro ĉesigis liajn laborojn pli frue ol li povis fini ilin. Evans en tiu tempo penis solvi skribon sur sigelŝtonoj. Kiam la insulo Kreto en la jaro 1900 proklamis sian sendependecon, komencis Evans siajn esplorojn de la palaco. Dum ili li malkovris pli ol 3000 argilajn tabuletojn kaj samtempe ekprovis deĉifri ilin. Pli poste li trovis, ke la kreta lingvo uzis du skribotipojn (lineara skribo de la tipo A kaj lineara skribo de la tipo B) kaj venis al konkludo, ke sur Kreto ekzistis matura civilizacio longe pli frue ol - sur greka firmtero - la Homereca respektive Mikena civilizo.

Marte 1900 li aĉetis la tutan trovejon kaj komencis vastan malkovradon de la palaco kun spaco de 2 hektaroj. Karaktero de la palaco kun multaj ejoj kaj koridoroj rememorigis al li grekan miton pri la reĝo Minoo. Tiukaŭze li nomis la trovitan civilizon, sekvante la studojn de Arthur Milchhoefer, Minoa. La esploroj finiĝis en la jaro 1903.

En la jaro 1911 Evans estis pro siaj servoj al arĥeologio armita kavaliro. Krom elfosaĵoj en Knossos li ĉeestis en signifoplena plivastigo de arĥeologiaj kolektoj de Ashmolea muzeo en Oksfordo pri greka kaj minoa ceramikoj kaj fondis la Antikvaĵistan societon (Society of Antiquaries).

Malgraŭ siaj meritoj li estas kritikata pro siaj necedemaj kretocentraj opinioj, kiuj gvidis al liaj kvereloj kun arĥeologoj kiuj okupas sin per la greka firmtero, kiel Carl Blegen aŭ Alan Wace. Evans persistis pri unu tempa linio de evoluo, pri supro kaj bankroto de bronzepoko, kio poste montriĝis malĝusta.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arthur Evans en la ĉeĥa Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]