Daniela Mercury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniela Mercury
Persona informo
Naskonomo Daniela Mercuri de Almeida
Aliaj nomoj Daniela Mercury
Naskiĝo 28-an de julio 1965 (1965-07-28) (58-jaraĝa)
en Salvador de Bahio
Lingvoj portugalabrazilportugalahispana
Ŝtataneco BraziloPortugalio
Familio
Edz(in)o Malu Verçosa
Infano Gabriel Póvoas
Okupo
Okupo kantistokomponistokantoverkistomuzikproduktistoaktoro
TTT
Retejo http://www.danielamercury.com.br
vdr

Daniela Mercury (naskiĝinta la 28-an de julio 1965 en Salvador de Bahio; realnome Daniela Mercuri de Almeida Póvoas) estas brazila kantistino. Ŝian stilon oni atribuas al Muziko Populara Brazila kaj aŝeo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Daniela Mercury naskiĝis kiel filino de Mercuri de Almeida kaj Antônio Fernando Abreu Ferreira de Almeida. Ŝi alkreskis kun siaj gefratoj en Salvador de Bahio. Ekde sia oka vivojaro ĉi ricevis dancinstruon. Kiel junulino ŝi kaj siaj fratino Vânia komenciĝis prezenti en Salvador kantiste. Al ŝia repertuaro apartenas ekde tiam kantoj de Chico Buarque kaj Elis Regina.

En 1984 ŝi geedziĝis en la aĝo de 19 la amikon el la junaĝo kaj elektroniko-inĝenieron Zalther Portela Laborda Póvoas. En 1985 kaj 1986 el la edzeco ekestis la gefiloj Gabriel, nun kantaŭtoro, kaj Giovanna, nun dancistino en la ensemblo de Mercury. En 1996 okazis la eksedziniĝo.

Ŝi fariĝis ĉefkantistino de la bando Companhia Clic, kun kiu ŝi publikigis du sondiskojn. Poste Daniela Mercury komencis sian solistan karieron, kiu akiris por ŝi tutmondan konatecon. Post pubikigo de ŝia unua albumo Daniela Mercury ŝi koncertis kelkan tempon kun diversaj muzikistoj. En 1989 ŝi fariĝis fonkantistino en la bando de Gilberto Gil. En 1991 aperis ŝia albumo O Canto da Cidade, kiu vendiĝis en Brazilo pli ol 2 milionojn fojojn. Post prezentadoj dum pluraj grandaj koncertoj en Brazilo Daniela Mercury famiĝis ankaŭ eksterlande, precipe en Usono kaj Japanujo. Entute Daniela Mercury vendis proksimume 11 milionojn albumojn tutmonde kaj validas per tio kiel unuaranga kantistino en Brazilo.

Ŝi ambasadas por UNAIDS, la kontraŭ-aidosa programo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNICEF. Pro reklamo por la uzo de kondomoj kadre de ŝia agado la Vatikano forstrekis ŝin el la listo de artistoj, kiuj komence de decembro 2005 je ĉeesto de papo Benedikto la 16-a estis prezentontaj kristnaskan koncerton en Romo.

La 12-an de oktobro 2013 ŝi edziniĝis en civila ceremonio en Salvador de Bahio ĵurnalistinon Malu Verçosa. La du edzinoj sinprezentis blankvestite. Ankaŭ la patro de Daniela Mercury, origine kritika kontraŭ la interligo, partoprenis la ceremonion.[1] Jam aprilon de la jaro Daniela Mercury diris pri Malu Verçosa kiel „mia edzino, mia familio, mia inspiro al kantado.“[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Kun Companhia Clic[redakti | redakti fonton]

  • 1989: Companhia Clic/Vida ligeira
  • 1990: Companhia Clic/Vou de vez

Solo[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Daniela Mercury
  • 1992: O canto da cidade
  • 1994: Música de rua
  • 1996: Feijão com arroz
  • 1998: Elétrica
  • 2000: Sol da liberdade
  • 2001: Sou de qualquer lugar
  • 2003: Eletrodoméstico - MTV ao vivo
  • 2004: Carnaval Eletrônico
  • 2005: Balé Mulato
  • 2005: Clássica
  • 2006: Baile Barroco
  • 2006: Balé Mulato - ao vivo
  • 2008: O canto da cidade - 15 anos
  • 2009: Canibália

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]