Annemie Neyts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annemie Neyts
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1944 (1944-06-17) (79-jaraĝa)
en Bruselo,  Belgio
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Vrije Universiteit Brussel • Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) vd
Partio Open Vlaamse Liberalen en Democraten vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Annemie NEYTS (Bruselo, la 17-a de junio 1944) estas brusela politikistino por la belga liberala partio VLD.

Ŝi studis filologion kaj komunikadajn sciencojn ĉe la Vrije Universiteit van Brussel [Libera, nederlandlingva universitato de Bruselo]. Post ŝiaj studoj ŝi akiris ankaŭ agregacion per kiu ŝi povis ekinstrui je la Reĝa Ateneo de Zaventem kiel instruistino de la franca lingvo.

Ŝi komencis sian politikan karieron kiel gazetara kontaktulino ĉe la tiama ministro de Justico (1973-1975) kaj kiel vic-kabinetestrino de la brabanta vic-goberniestro (1975-1981).

Annemie Neyts poste ene de la flandra liberala partio regule promociiĝis kaj okupis jenajn postenojn: prezidanto de PVV/VLD Bruselo-Urbo (1977-1986 kaj 1995-2004), vic-prezidantino de la VLD (1993-1997) kaj prezidantino de la PVV (1985-1989).

En la tutlanda politiko ŝi havis sidejon kiel reprezentanto en la Ĉambro (1981-1994 kaj 2003-2004) kaj okupis la ministran postenon de Eksteraj Rilatoj (2000-2003).

Ekde 2004 Annemie Neyts havas sidejon en la Eŭropa Parlamento kaj inter 1999 kaj 2005 ŝi estis la prezidantino de la Liberala Internacio. En septembro 2005 dum partia kongreso en la slovaka urbo Bratislava ŝi elektiĝis prezidantino de la Eŭropa Liberala Demokrata Reforma Partio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]