Ruy Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruy Castro
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1948 (1948-02-26) (76-jaraĝa)
en Caratinga, Minas-Ĝerajso
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Edz(in)o Heloísa Seixas vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • biografo • tradukisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ruy Castro (naskiĝinta la 27-an de februaro 1948 en Caratinga, Minas Gerais) estas brazila verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, konata precipe pro siaj biografioj kaj raportaĵoj.

Li komencis sian karieron kiel raportisto en Rio-de-Ĵanejro ĉe la revuo Correio da Manhã ĉesigata 1974 kaj kontribuis ekde tiam al pluaj ĵurnaloj kaj revuoj ekde Jornal do Brasil kaj Folha de S. Paulo ĝis Playboy.

Ekde la 1990-aj jaroj li koncentriĝas precipe je la verkado de libroj. Liaj plej famaj biografioj temas pri la vivo de dramisto kaj novelisto Nelson Rodrigues, de piedpilka idolo Garrincha kaj la kanta kaj aktora stelulo de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, Carmen Miranda. Respekton trovis ankaŭ lia historiisma traktado de bosanovo kaj de la piedpilkoklubo Flamengo Rio de Janeiro. Aliaj libroj sindediĉas al lia loĝurbo Rio-de-Ĵanejro. Sur la kampo de fikcia literaturo li verkis ĝis nun nur kelkajn junularlibrojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1990: Chega de Saudade: A história e as histórias da Bossa Nova
  • 1992: O Anjo Pornográfico: A vida de Nelson Rodrigues
  • 1994: Saudades do Século XX
  • 1995: Estrela Solitária: Um brasileiro chamado Garrincha
  • 1999: Ela é Carioca
  • 2000: Billac Vê Estrelas
  • 2001: O Pai que era Mãe
  • 2001: A Onda que se Ergueu no Mar
  • 2003: Carnaval no Fogo
  • 2004: Flamengo: Vermelho e Negro
  • 2004: Amestrando Orgasmos
  • 2005: Carmen: Uma biografia
  • 2007: Tempestade de Ritmos
  • 2007: Era no tempo do rei: Um romance da chegada da corte
  • 2011: Terramarear (zusammen mit Heloísa Seixas)
  • 2013: Morrer de Prazer - Crônicas da Vida por um Fio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]