Otto Liebetrau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Liebetrau
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1855 (1855-08-06)
en Gräfentonna
Morto 25-an de septembro 1928 (1928-09-25) (73-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto LIEBETRAU (naskiĝinta en la 6-a de aŭgusto 1855 en Gräfentonna, mortinta en la 25-a de septembro 1928 en Gotha) estis germana politikisto.

Tomboŝtono de Otto kaj Unna Liebetrau en Gotha

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liebetrau trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe Ernestinum (Gotha) kaj studis jursciencojn ekde 1874 en Marburg, Leipzig kaj Jena. Samjare li iĝis membro de la studenta korporacio Arminia Marburg. Li soldatis unu jaron (rezervleŭtenanto). Post finstudoj li estis ekde 1878 helpanto jurista en Gotha Ohrdruf kaj Tonna. En 1880 li faris la ekzamenon pri asesoreco che la Supera landa tribunalo en Jena kaj ighis en 1881 Ofica advokato che la Tribunalo de unua instanco.

Ekde 1882 li estis konsiliano kaj vicurbestro de Gotha. En 1890 li elektitis urbestro kaj en 1894 ĉefurbestro. De 1892-1918 li estis deputito en la Landa parlamento kaj intertempe ankaŭ ties prezidanto. Dum liaj 38 dejhorjaroj konstruitis multaj publikaj konstruaĵoj i.a. la Ĉefa poŝtejo (1889), buĉejo (1890/91), elektrika centralo kaj la tramvojo elektrika (1894) sen forgesi la Urba naĝejo (1905-08) nek la Popola parko. Li subtenis la socialan loĝejkonstruadon pro la kreskanta enloĝantaro kaj daŭrigis la antaŭ lia komencitajn laborojn en kanalizado, stratpavimado kaj kaj stratlumigado. Kiam li eksurbestris en la 31.12.1919 li nomumitis honora civitano.

Aliaj menciindaj aferoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉar la paro ne havis infanojn ĝi donacis grandan parton de sia havaĵo por la en 1928 malfermita Regionhistoria muzeo en Gotha.
  • En 1992 strato en la okcidenta parto de Gotha nomitis por li. La Liebetrau-strato nomiĝis de 1875-1919 Reichs-strato kaj de 1978-91 Fritz-Heilmann-strato.
  • La tombo de li kaj sia edzino Unna (1862-1944) troviĝas sur la Ĉeftombejo de Gotha (parto II, honora rondelo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Samwer: Zur Erinnerung an Otto Liebetrau. Gotha 1929.
  • Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band I Politiker, Teilband 3: I–L. Heidelberg 1999, S. 287–288.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]