Johan Browallius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Brovalo
Hortus Cliffortianus, 1737
Hortus Cliffortianus, 1737
Persona informo
Naskiĝo 30-a de aŭgusto 1707
en Västerås,  Svedio
Morto 25-a de julio 1755
en Åbo/Turku, tiam Svedio, hodiaŭ  Finnlando
Tombo Katedralo de Turku vd
Religio luteranismo vd
Etno svedoj vd
Lingvoj latinasveda vd
Ŝtataneco SvedioFinnlando vd
Alma mater Akademio de Åbo
Universitato de Upsalo
Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj
Profesio
Okupo fizikistobiologopastro • teologo • botanikisto • universitata instruisto • tradukisto vd
Verkado
Verkoj Betänkande om vattuminskningen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes BROWALLIUS (1707-1755) estis sveda kuracisto, botanikisto, fizikisto, esploristo, naturalisto, kaj episkopo de Åbo (finne Turku, hodiaŭ Finnlando), amiko de Karolo Lineo (1707-1778) kaj Pehr Kalm (1716-1779)[1], vico-kanceliero de la Reĝa Akademio de Åbo ĝis sia morto kaj membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.

Brovalo avertis la junan Lineon por fini siajn studojn eksterlande, kaj poste edziĝi al riĉa virino -- malgraŭ ke ĉi tiu jam estis kompromitita kun Sara Liza Moraea. Efektive, Lineo travintris en Lejdeno inter 1737-1738, kaj poste vojaĝis al Francio. Dum eksterlande, li ricevis novaĵojn ke "lia plej bona amiko B." faris uzon el lia foresto kaj flatis al Sara Liza, kaj li estus sukcesinta konvinki ŝin, se ŝia fianĉo ne estus reveninta Svedion. Malgraŭ ĉio, la amo de la episkopo ne prosperis. Sara Liza kaj Lineo geedziĝis en 1739.

Johano Brovalo, sveda botanikisto

En la ĉefteksto pri la Browallia grandiflora de la Botanika Magazino (1831), William Curtis (1746-1799) raportas jene[2]:

"La intima kaj sinsekva amikecorompo inter Brovalo kaj Lineo estis memorfestitaj de la botaniko pere de tri plantogenroj: Browallia elata"" esprimas la gradon de ilia unuiĝo; Browallia demissa, ilia amikecorompo, dum la ambigua nomo de la tria specio, Browallia alienata"", malgraŭ ke ĝi esprimas kelkajn necertajn kvalitojn de la planto, tio ankaŭ elmontras la duflankajn diferencojn."

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]