Thomas Piketty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Piketty
Persona informo
Thomas Piketty
Naskiĝo 7-an de majo 1971 (1971-05-07) (52-jaraĝa)
en Clichy
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko • Supera normala lernejo • Lernejo por Altaj Studoj en Sciencoj SociajGimnazio Louis-le-Grand • Lycée Descartes vd
Familio
Edz(in)o Julia Cagé vd
Amkunulo Aurélie Filippetti vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • esplor-instruisto • verkistoscenaristo vd
Laborkampo publika ekonomiko • ekonomiko vd
Doktoreca konsilisto Roger Guesnerie vd
Verkado
Verkoj La Kapitalo en la Dekunua Jarcento ❦
Capital and Ideology vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Piketty (naskiĝis la 7-an de majo 1971 en Clichy) estas franca ekonomikisto kaj profesoro en École d'économie de Paris kaj en École des Hautes Études en Sciences Sociales, EHESS. Li estas specialisto pri la sociaj malegalecoj, aparte laŭ perspektivoj kaj historia kaj kompara, kaj aŭtoro de la libro La kapitalo en la 21-a jarcento (france en 2013: Le Capital au XXIe siècle). En 2014 ĝia publikigo en la angla (Capital in the Twenty-First Century) kaŭzis tre grandan atenton, ĉefe en Usono.

Thomas Piketty 2015

Studoj kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Thomas Piketty sukcesis sian abiturientan ekzamenon jam en la aĝo de16 jaroj kaj post du jaroj de antaŭpreparado studis ekonomikon en École normale supérieure (ENS). Li doktoriĝis 22-jara per la tezo Essais sur la théorie de la redistribution des richesses (Provo pri la teorio de redistribuado de la riĉaĵoj) preparita en EHESS kaj en London School of Economics sub la gvido de Roger Guesnerie kaj ricevis la premion de la plej bona tezo de la jaro 1993 fare de Association française de sciences économiques (Asocio franca pri ekonomiko). De 1993 ĝis 1995 li instruis kiel asistanta profesoro en Massachusetts Institute of Technology (MIT). En 1995 li iĝis membro de CNRS (Centre national de la recherche scientifique) kaj 2000 studdirektoro en EHESS. De 2007 li instruas ankaŭ en École d'économie de Paris.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Thomas Piketty esploras speciale pri la temoj distribuo de enspezoj, distribuo de posedaĵoj kaj socia malegaleco.

Enspezoj[redakti | redakti fonton]

Longjaraj esploroj kunlabore kun kolegoj (precipe Anthony Atkinson, Emmanuel Saez) montras, ke post malkresko de ekonomia malegaleco en la okcidentaj industrieŝtatoj inter 1940 kaj 1970 la socia malegaleco denove kreskis.

CFA Franko[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2021, Thomas Piketty deklaris pri la uzata valuto en franclingva Okcidenta Afriko kaj en franclingva Mezafriko "Daŭre paroli en 2021 de la CFA Franko, ĝi estas formo de anomalio". la CFA-franko estas multe mallaŭdita valuto.

Posedaĵoj[redakti | redakti fonton]

En La kapitalo en la 21-a jarcento Piketty ligas siajn antaŭajn historiajn esplorojn pri distribuo de enspezoj kaj posedaĵoj kun teorio de la kapitalismo. Li argumentas ke nereguligita kapitalismo kondukas nepre al kreskanta koncentrado de posedaĵoj. Forta koncentrado de posedaĵoj kondukas al stagnanta ekonomio kaj estas minaco por la demokratio: "Se la financa branĉo tro multe kreskas, tio akcelas la diferencon inter la enspezoj, ĉar de la rilataj enspezogajnoj profitas antaŭ ĉio la plej altaj salajroj."

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ekonomia indiko kiu uzas Thomas Piketty estas la malneta nacia enspezo (MNE) kaj ne la malneta enlanda produkto (MEP). Laŭ Thomas Piketty, ili ne similas unu la alian. Fakte, la nacia enspezo subtrahas :

  1. ĉiujn riĉaĵojn irantajn al fremda proprietulo.
  2. ĉiujn naturajn resursojn, kiujn oni konsumas

Thomas Piketty ekzemplas ĉi-tiun ekonomian nocion : "Se vi eltirus hidrokarbonidojn el grundo, la enlanda produkto kreskus, sed ne la nacia enspezo ĉar, laŭ la vidponkto de la MNE, la natura kapitalo (t.e. la hidrokarbonidoj) jam ekzistis. Plie, se oni bruligus hidrokarbonidojn, vi negative efikus sur aliaj homaj aktivecoj."[1]

Laŭ Thomas Piketty, la konsidaro de homaj individuoj (ekz. profesia projekto, salajro, loĝeja kondiĉo) estas tiel grava kiel la komuna bono (ekz. vakcino, elsendo de CO₂, zorgo pri la vivo sur Tero). Laŭ li, oni ne solvas problemojn, pasantaj de la libera merkato al la universala vizio de komuna bono. Konsideri individuaj celoj kaj deziroj estas tiel esencaj kiel kolektivaj vizioj.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La unua de januaro 2015, Thomas Piketty refuzis la Honoran Legion, opiniante, ke ne estas la rolo de registaro decidi kiu estas honorinda homo."[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]