Thomas Bodley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Bodley
(1545-1613)
angla diplomato kaj erudiciulo
angla diplomato kaj erudiciulo
Persona informo
Naskiĝo 2-a de marto1545
en Ottery St. Mary, apud Exeter,  Anglio
Morto 28-a de januaro 1613
en Londono,  Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Oksfordo
Familio
Patro John Bodley vd
Gefratoj Josias Bodley • Laurence Bodley vd
Parencoj John Peryam vd
Profesio
Okupo bibliotekistodiplomato • aŭtobiografo • verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tomaso Bodlejo (1545-1613) estis angla diplomato, bibliotekisto, filologo, erudiciulo, helenisto, hebreisto, fondinto de la Biblioteko Bodlejana, la biblioteko de la Universitato de Oksfordo, fondita en 1597[1]. En 1597, Sir Tomaso Bodlejo, pripensante la ruinigan kondiĉon pri la biblioteko de la Duko Humphrey (1390-1447), kaj decidinte proprakoste ekplenumi ties restoracion, skribis leteron, datitan en Londono, la 23-an de januaro, al Dro. Ravis, rektoro de la Preĝejo de Kristo kaj vico-kanceliero, proponante la restaŭradon de la menciita biblioteko, kaj difinis jaran valoron por la aĉetado de libroj kaj pago de la oficistoj komisiitaj pri ties zorgado[2].

Lia patro nomiĝis John Bodley, kaj estis protestanta komercisto kaj decidis vivi eksterlanden anstataŭ resti en Anglio sub la regado de la katolika reĝino Maria la 1-a (1516-1558). La familio, inklude de Josias Bodley (1550-1618)[3], plej juna frato de Thomas Bodley, kaj la dekjara Nicholas Hilliard (1547-1619), kiu estis adoptita de liaj gepatroj, amikoj de la familio Bodley, serĉis rifuĝon en la Duklando de Klevo, kaj restis en la urbo de Vezelo, tiam apartenanta al la imperia libera urbo de Frankfurto, antaŭ ol eventuale instaliĝi en Ĝenevo, hejmo de la Kalvinismo kaj granda nukleo por la reformacio.

Tie, Tomaso havis la oportunon studi en la akademio ĵus fondita de Johanno Kalvino (1509-1564). Li vizitadis la lecionojn pri teologio faritajn de Teodoro Beza (1519-1605) kaj la propra Kalvino kaj ofte vizitiris al la mesoj kondukitaj de John Knox (1510-1572). Li lernis la grekan kun Mateo Beroaldo (m. 1576) -- mentoro de Agrippa d'Aubigné (1552-1630) --, kaj la hebrean kun Antoine Rodolphe Chevallier (1523-1572). La studado de ĉi tiuj idiomoj restis kiel longedaŭraj pasioj en la vivo de Bodlejo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]