Pedro da Fonseca (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Fonsecus Conimbrensis
(1528-1599)
Institutionum dialecticarum libri octo, 1614
Institutionum dialecticarum libri octo, 1614
Persona informo
Pedro da Fonseca
Naskiĝo 1528
en Cortiçada, nuna Proença-a-Nova,  Portugalio
Morto 4-a de novembro 1599
en Lisbono,  Portugalio
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Collegium Conimbrense
Universitato de Eboro
Profesio
Okupo filozofo • teologo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro da Fonseko (1528-1599) estis portugala humanisto, filozofo, jesuito, teologo, hebreisto, arabisto, rektoro kaj profesoro pri filozofio de la Universitatoj de Koimbro kaj Eboro, konsiderata la portugala Aristotelo[1]. Li estis majstro pri la greka kaj la hebrea, kies erudicio lin provizis per serio da propraj konceptoj rilate al temoj disvolviĝintaj de Tomaso de Akvino (1225-1274) kaj Aristotelo. Liaj ĉefaj verkoj kuŝas en la fakoj pri logiko kaj metafiziko.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kvankam li estis homo pri negocoj, Petro da Fonseko same estis nature dotita rilate al filozofio. Li plenigis multajn gravajn postenojn en sia ordino, kiel asistanto al Portugalio en la Ĝenerala Ordino de la Jezuitoj, vizitanto de Portugalio, kaj altrangulo de la menciita ordino en Lisbono. Gregorio la 13-a (1502-1585) kaj Filipo la 2-a (1556-1598) atribuis al li taskojn tre delikatajn diplomatie kaj kun pezaj respondecoj. Fonseko uzis sian influon kun saĝo laŭ la celoj pri karito kaj lernado.

Multaj grandaj institucioj, en Lisbono, ĉefe la Irlanda Kolegio[2], ŝuldas ties ekziston, almenaŭ grandparte, al lia zorgo kaj pia spirito. Same oni kreditas al li la kreadon de la jezuita Ratio Studiorum. Tamen, lia plej granda akiraĵo, kies reputacio longe daŭris, kuŝas sur la fakto ke li unue duonvidis solvon, pere de sia "scientia media"[3][4] pri Dio, rilate al la konsterna problemo pri repaciĝo inter la graco kaj la libervolo. Spite ke lia famo pri tia temo estis iomete duonkaŝita de sia disĉiplo, Luizo de Molina (1535-1600), ĉi tiu pli komplete disvolvis kaj perfektigis la ideojn de sia majstro en sia verko "Concordia Liberi Arbitrii cum Gratiæ Donis"[5], eldonita en 1588, kaj laŭgrade Fonseko estis malkovrita kiel la originanto de tiu doktrino.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Institutionum Dialecticarum, publikigita en Kolonjo, 1623

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]