Nellie Bly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nellie Bly
Persona informo
Naskonomo Elizabeth Jane Cochran
Aliaj nomoj Nellie Bly
Naskiĝo 5-an de majo 1864 (1864-05-05)
en Burrell Township
Morto 27-an de januaro 1922 (1922-01-27) (57-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Nov-JorkoInsulo Roosevelt
Ŝtataneco Usono
Subskribo Nellie Bly
Familio
Edz(in)o Robert Seaman
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • romanisto • vojaĝisto • inventisto • sufrageto
Verkoj Dek Tagoj en Frenezulejo
vdr

Nellie Bly [neli blaj] estis plumnomo de usona ĵurnalisto, Elizabeth Cochrane Seaman (naskita kiel Elizabeth Cochran la 5-an de majo 1864 - mortinta la 27-an de januaro 1922). Ŝi estis ankaŭ industria firmaestro kaj inventisto. Ŝi plej konatiĝis pro sia ĉirkaŭmonda vojaĝo, kiam ŝi vojaĝis pli ol 37 500 km en 72 tagoj (ekvojaĝis la 14-an de novembro, 1889, je 9h40; revenis la 25-an de januaro, 1890, je 15h51), plejparte sole.