Krisopeleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krisopeleo
Chrysopelia ornata
Chrysopelia ornata
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Serpentoj Serpentes
Familio: Kolubredoj Colubridae
Genro: Krisopeleo Chrysopelea
Boie, 1826
Specioj

Chrysopelea ornata
Chrysopelea paradisi
Chrysopelea pelias
Chrysopelea rhodopleuron
Chrysopelea taprobanica

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La krisopeleoglis-kolubro (Chrysopelea) estas genro de la familio de kolubredoj. La glis-kolubroj estas milde venenaj, tiel ili estas traktataj kiel sendanĝeraj bestoj. Ili vivas sur la aziaj tropikoj.

Glisantoj[redakti | redakti fonton]

Krisopeleoj foje estas nomataj "flugantaj kolubroj", sed tio implicas falsan aserton, ĉar ili fakte glisas kaj ne flugas.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La tri specoj de la genro estas:

Chrysopelea pelias
Chrysopelea ornata
Chrysopelea paradisii

Chrysopelea pelias: Ĝi estas la mezgranda el la tri specioj, longas 3 futojn. Ĝi estas normale grizkolora kun brik-ruĝa spino, krucita per nigraj kaj blankaj strioj korposube. Ĝi malforte kapablas glisi, kio similas jam al paraŝutado.

Chrysopelea ornata: Tiu ĉi estas la plej granda specio, longa inter 3 kaj 4 futoj. Ĝi havas tri kolorajn fazojn: la nigra-kapa, orkorpa fazo (de kie la nomo); jada-verda fazo kun nigra kaj ora kapaj makuletoj; kaj la blua fazo.

Chrysopelea paradisii: „Chrysopelea paradisi” vivas en la pluvarbaro de sud-orienta Azio. Ĝi estas la plej malgranda el la 3 specioj (ĝis 2 futoj). Kiel juna besto, ĝi estas ekstreme kolor-riĉa, kun nigra korpo, ruĝe, blue sur la spino. En pli posta aĝo, ĝi similas al la pli granda ora arbokolubro en ties verda fazo. Ĝi kapablas flugi (pli precize glisi) de unu al alia arbo, dumtempe ekvilibrigante sin per serpentuma movo, dume ĝis korpo larĝiĝas je preskaŭ duoblo. Ĝi povas traflugi la distancon de 21 m, kelkaj el ili flugas en grado de 13, preskaŭ horizontale.

Ju pli mallonga estas la serpento, des pli bone ĝi glisas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]