Vladimir Lancberg
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Vladimir Lancberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1948 en Saratov |
Morto | 29-an de septembro 2005 (57-jara) en Nurenbergo |
Tombo | Bavario |
Lingvoj | rusa lingvo |
Ŝtataneco | Rusio |
Alma mater | Saratov State Technical University |
Okupo | |
Okupo | poeto • kantaŭtoro • komponisto |
Vladimir LANCBERG (ruse Владимир Исаакович Ланцберг) (naskiĝis 22-an de junio 1948, en Saratov, Rusio, mortis 29-an de septembro 2005, en Nurnbergo, Germanio) - estis rusia bardo, verkisto, poeto, instruisto. Komencis verki poemojn kaj kantojn jam en infana aĝo. Dum multaj jaroj li estis organizanto de diversaj konkursoj de amatoraj kantoj, gvidanto de kanto-studioj, ankaŭ infanaj.
Aperis pluraj liaj diskoj, kaseddoj kaj poemlibroj.