Malkolmo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malkolmo la 1-a
Reĝo de la Skotoj
Regado de 943 ĝis 954
Antaŭulo Konstantino la 2-a
Sekvanto Indulf
Persona informo
Máel Coluim An Bodhbhdercc
Malcolm I the Dangerous Red
Naskonomo Máel Coluim mac Domnaill
Naskiĝo ĉirkaŭ 900
Morto 954
Tombo Iona
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando vd
Familio
Dinastio Alpinoj
Patro Donaldo la 2-a
Infanoj Dubh, Kenneth la 2-a
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Malkolmo la 1-a (skotgaele Máel Coluim mac Domnaill; angle Malcolm I; naskiĝis ĉirkaŭ 900, mortis en 954) estis reĝo de Skotlando de 943 ĝis 954, iĝinta reĝo kiam sia kuzo Konstanteno la 1-a de Skotlando (Causantín mac Áeda) abdikis por iĝi monaĥo. Li estis la filo de Donaldo la 2-a (Domnall mac Causantín).

Estas konate ke sia patro mortis en la jaro 900, do Malcolm ne povis naskiĝi post ĉi tiu jaro. Dum la 940-aj jaroj, li ne plu estis juna viro kaj eble iĝis senpacienca atendante la tronon. Vole aŭ ne —Profetaĵo de Berchán (verkita en la 11-a jarcento), versa historio en la formo de supozita profetaĵo, deklaras ke ne estis libervola la decido ke Konstantino II abdikis en 943 kaj eniris monaĥejon, lasante la reĝlandon al Malkolmo.

En 945, Edmund de Wessex, kiu elpelis Amlaíb Cuaran (Olaf Sihtricsson) de Northumbria, ruinigis Kumbrion kaj blindigis du filojn de Domnall mac Eógain, reĝo de Strathclyde. Estas dirite ke li tiam "lasis" aŭ "laŭdis" Strathclyde al Máel Coluim en interŝanĝo por alianco. Kio devas esti komprenita de "lasis" aŭ "laŭdis" estas neklara, sed ĝi povas signifi ke Máel Coluim estis la "overlord" de Strathclyde kaj ke Edmund rekonis tion ĉi dum li prenis landojn en suda Kumbrio por si mem.

La Kroniko de la Reĝoj de Alba diras ke Máel Coluim prenis armeon en Moray "kaj mortigis Cellach". Oni ne mencias Cellach en la ankoraŭ ekzistantaj genealogioj de la regantoj de Moray kaj sia identeco estas nekonata.

La Analoj de Ulster raportas ke Máel Coluim estis mortigita en 954. Li estis entombigita en Iona. Siaj filoj Dubh kaj Cináed iĝis pli malfrue reĝoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Malcolm I of Scotland en la angla Vikipedio.