Konstantino la 2-a (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantino la 2-a
Reĝo de la Skotoj
Regado de 900 ĝis 943
Antaŭulo Donaldo la 2-a
Sekvanto Malkolmo la 1-a
Persona informo
Naskonomo Constantín mac Áeda (malnovskotgaele), Còiseam mac Aoidh (skotgaele)
Naskiĝo antaŭ 879
en Skotlando
Morto 952
en St Andrews
Tombo Iona
Familio
Dinastio Alpinoj
Patro Áed mac Cináeda
Infanoj Indulf • unknown daughter of Scotland • Cellach of Scotland vd
Profesio
Okupo religiulo • suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konstantino la 2-a, Constantín mac ÁedaCòiseam mac Aoidh (naskiĝis antaŭ 879 – mortis en 952) estis reĝo de Skotlando de 900 ĝis 943. Li estis la filo de Aed, la kuzo de lia antaŭulo Donaldo la 2-a kaj de lia sekvanto Malkolmo la 1-a, al kiu li lasis sian reĝlandon pro abdiko por iĝi monaĥo. Li estis ankaŭ la nepo de Kenneth la 1-a. La regado de Konstantino la 2-a estas la dua plej longa en la historio de Skotlando.

Regado[redakti | redakti fonton]

La regado de Konstantino, kiel tiu de siaj antaŭuloj, estis markita kun la agoj de la Vikingaj regantoj establitaj en la insulo de Granda Britio kaj en Irlando, speciale de la dinastio Uí Ímair (tio estas, la nepoj de Ivar Ragnarsson, ankaŭ konata kiel Ímar). Dum la regado de Konstantino la regantoj de la sudaj reĝlandoj de Wessex kaj Mercia, du el la Anglosaksaj Heptarkoj kiuj pli malfrue finis en la reĝlando de Anglio, etendis iliaj dominojn al nordo en la disputitaj teritorioj de Northumbria. Kvankam Konstantino alianciĝis kun la koncernaj monarkoj de la sudo kontraŭ la Vikingoj, sed pli malfrue konfliktiĝis kun siaj antiguos anglosaksaj aliancanoj.

La malvenko de Brunanburh malfortigis Konstantinon la 3-a kaj la reĝlandon mem. Iom da tempo post, inter 940 kaj 945 (en 943 laŭ Alex Woolf), li forlasis la reĝlandon al sia kuzo, Malkolmo, la filo de Donaldo la 2-a, kaj retiriĝis en Saint Andrews, kie li iĝus abato de Céli Dé antaŭ ol morti en 952 kaj esti entombigita tie.

Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Konstantino edziĝis en iu momento de sia vivo, sed oni konas nur la filojn kiujn ili havis:

  • Unu filino, kies nomo estis perdita, kiu edziĝis kun Olafo la 3-a
  • Guthrithson, reĝo de Dublin antaŭ 937 por establigi pli stabilajn rilatojn kun la Vikingoj de Irlando ;
  • Cellach, kiu mortis en 937 pro vundoj dum la batalo de Brunanburh
  • Indulf, kiu iĝis reĝo en 954.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Constantin II d'Écosse en franca  Vikipedio kaj Constantino II de Escocia en hispana  Vikipedio.