Roberto la 2-a (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto la 2-a
Reĝo de la Skotoj
Regado de la 22-a de februaro 1371 ĝis la 19-a de aprilo 1390
Antaŭulo Davido la 2-a
Sekvanto Roberto la 3-a
Kronado 26-a de marto 1371 en Scone
Persona informo
Robert II
Naskiĝo 2-a de marto 1316
en Paisley
Morto 19-a de aprilo 1390
en Kastelo de Dundonald
Tombo Abatejo de Scone
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando vd
Familio
Dinastio Stuartoj
Patro Walter Stuarto
Patrino Marjorie Bruce
Edz(in)o Elizabeth Mure, Euphemia de Ross
Amkunulo Moira Leitch • Marion Cardny vd
Infanoj multe da idoj
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roberto la 2-a Stuarto (naskiĝis la 2-an de marto 1316 en Paisley kaj mortis la 19-an de aprilo 1390 en la kastelo de Dundonald) estis reĝo de Skotlando de 1371 ĝis 1390. Li estis la nevo kaj la sekvanto de Davido la 2-a.

Roberto estis la unika filo de Walter Stuarto, la 6-a Granda Stevardo de Skotlando kaj de Marjorie Bruce, filino de la reĝo Roberto Bruso kaj de lia unua edzino Isabella de Mar.

En 1318, la skota parlamento dekretis, se la reĝo Roberto la 1-a mortis sen filoj, la Krono estoa al la filo de Marjorie, sed Bruso havis filon (kiu sekvis sian patron sub la nomo Davido la 2-a) en 1324. Post kiam Davido estis kronita en 1329, Stuarto komencis okupi granvan parton en la auntos de Skotlando, ekde li estis unu el la estroj de la skota armeo en la batalo de la monteto Halidon, en julio 1333. Post iuj sukcesoj por la adeptoj de Eduardo de Balliol en la okcidento de Skotlando, li kaj John Randolph, 3-a grafo de Moray (mortis en 1346), estis elektitaj regantoj de la reĝlando, dum David II fuĝis en Francion.

Geedziĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

En 1336, li edziĝis kun Elisabeth Muir de Rowallan (mortis en 1353), filino de Sinjoro Adam Muir de Rowallan. Ili devis reedziĝi, kaj tio okazis en 1349. La geedzoj havis almenaŭ 10 idojn.

En 1355, Roberto ediziĝis kun Euphemia de Ross (mortis en 1387), filino de Hugo, grafo de Ross, kun kiu li havis 4 idojn.

La reĝo Roberto 2-a havis ankaŭ eksteredzecajn idojn kun pluraj amantinoj el kiuj kvar filoj kun sia prefera Mariota de Cardeny, filino de Sinjoro Cardeny kaj Foss kaj vidvino de Aleksandro Mac Naugthon.

Aliaj filoj naskiĝis el rilatoj kun nekonataj virinoj.

La reĝo Roberto la 3-a estas unu el la filoj de Roberto la 2-a.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Robert II d'Écosse en franca  Vikipedio kaj Roberto II de Escocia en hispana  Vikipedio.