Jacques Parizeau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Parizeau
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1930 (1930-08-09)
en Montrealo
Morto 1-an de junio 2015 (2015-06-01) (84-jaraĝa)
en Montrealo
Mortokialo kancero
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko • HEC Montréal • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Faculty of Law of the University Paris-Cité • Collège Stanislas
Familio
Patro Gérard Parizeau
Edz(in)o Lisette Lapointe • Alice Parizeau
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Jacques PARIZEAU (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1930 kaj mortis la 1-an de junio 2015 en Montrealo) estis ekonomikisto, alta ŝtatoficisto, profesoro kaj kebekia politikisto. Li estis ministro de la Financoj de Kebekio de 1976 ĝis 1984 kaj la 26-a ĉefministro de Kebekio de la 26-a de septembro 1994 ĝis la 29-a de januaro 1996. En 1995, li kunvokis la 2-an referendumon pri la sendependeco de Kebekio.

Jacques Parizeau en 2008

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jacques Parizeau en la franca Vikipedio.