Victor Tausk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Victor TAUSK [viktor taŭsk] (ankaŭ Viktor) estis aŭstra neŭrologo, psikiatro, studento kaj kolego de Sigmund Freud.

Victor Tausk

Victor Tausk [1] naskiĝis la 12-an de marto 1879 en Hungara reĝlando en Zsolna (nuntempa Žilina en Slovakio). Li mortis la 3-an de julio 1919 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Victor Tausk devenis el juda familio. Li abiturientis en Kroatio en Varaždin, poste en 1897 li komencis frekventi universitaton en Vieno. En 1900 li edziĝis (ankaŭ li ŝanĝis la religion al katolikismo), post 2 jaroj li akiris advokatan diplomon. En 1904 li translokiĝis al Mostar kaj li havis advokatajn laborojn. En 1908 le eksedziĝis, sed poste li leterumis kun la eksedzino kun du filoj. En la sama jaro li translokiĝis al Vieno, kie li konatiĝis kun Sigmund Freud, fine Tausk plulernis en la universitato helpe de Freud. En 1915 li iĝis psikiatro en la armeo. En 1919 post kiam li paŝis eksteren de la ombro de Freud, Tausk publikigis signifan artikolon pri iluzio kaj skizofrenio. En la sama jaro li sinmortis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]