László Bitó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bitó
Persona informo
Bitó László
Naskiĝo 7-an de septembro 1934 (1934-09-07)
en Budapeŝto
Morto 14-an de novembro 2021 (2021-11-14) (87-jaraĝa)
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Bard College vd
Profesio
Okupo verkistokuracisto • okulkuracisto • fiziologo vd
Laborkampo fiziologio • kreiva kaj profesia verkado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László BITÓ [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bitó László estis hungara-usona kuracisto, verkisto.

László Bitó [1] naskiĝis la 7-an de septembro 1934 en Budapeŝto kaj mortis en novembro 2021 (estas malklare, ĉu la 14-an aŭ la 15-an).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Bitó en la frua socialismo estis deportita al Komló, kie li estis trudlaboristo. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1956, post la falo li rifuĝis al Usono. Helpe de stipendio li akiris diplomon en Novjorko. Li konstante ligiĝis al Universitato Kolumbio, kie li instruis, sed plej ofte li esploris. Lia ĉefa temo estis glaŭkomo. Depost fino de la socialismo li denove vivis en Budapeŝto, kie liaj kontribuoj ofte aperas. En 2004 li ricevis hungaran premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Ocular and Cerebrospinal Fluids (1977)
  • The Ocular Effects of Prostaglandins and Other Eicosanoids (1989)
  • Ocular Effects of Prostaglandins and Other Eicosanoids (1995, 1997)
  • Istenjárás (1994) - novelaro - ISBN 963-7913-15-7
  • Ábrahám és Izsák (1998, 2000) - novelaro - ISBN 963-446-158-1
  • Nekünk kell megváltanunk magunkat (2004) - kolekto de kontribuoj - ISBN 963446288X

Fontoj[redakti | redakti fonton]