Paolo Ruffini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala teorio de la ekvacioj, 1799

Paolo Ruffini, naskiĝis en Valentano (Viterbo) la 22-an de septembro (1765) kaj mortis en Modeno (Italio) la 10-an de majo (1822), estis matematikisto kaj universitata profesoro en Modeno el kiu tamen estis forigita pro lia rifuzo ĵuri fidelecon al la materialisma programo de la franca-jakobena-napoleona registaro. Li ankaŭ praktikis medicinon.
Filo de medicinisto, Bazilo Ruffini, kiu tuj post la naskiĝo de Paolo translokiĝis al Emilio-Romanjo, li studis en normalaj lokaj studentejoj kaj enskribiĝis 1783 en la universitato de Modeno, kie studis precipe matematikon kaj medicinon, sed ankaŭ literaturon kaj filozofion, kaj kie aparte disĉiplis ĉe fama docento pri matematika analitiko.
Post diplomiĝo, en 1797 li profesoris pri matematiko en la universitato de Modeno, sed el tiu ofico li estis forigita ĉar lia katolika kredo altiris lin, kune kun aliaj profesoroj kiel famaj scienculoj (Luigi Galvani, ekzemple) tie aŭ aliloke, ne instrui materialismon laŭordone de la Cisalpa Respubliko kiu devis obei al direktivoj de la jakobena Parizo.

Memortabelo, lokigita de la Komunumo kaj Universitato de Modeno, pri Paolo Ruffini.

En 1806 Paolo Ruffini estis membrigita al la Akademio de Katolika Religio de Romo kaj li ekinstruis en la katedro de matematika analitiko, sed tuj post la Ateneo estis fermita ordone de la okupanta napoleona aŭtoritato 1808, li ekinstruis ĉe la Milita Akademio de Modeno starigita de la napoleona registaro.

En 1814, sub la reveninta Francisko la 4-a de Modeno, li estis nomumita rektoro de la restarigita libera universitato kie daŭrigis instrui matematikan analitikon.

Kiam eksplodis la epidemio de ekzantema tifo en 1817, li malsaniĝis kuracante la pacientojn kaj malgraŭ la parta resaniĝo li devis forlasi la docentan ŝarĝon 1819. Kaj li mortis en la 10-a de decembro de 1822.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Lia nomo estas ligita al la Teoremo de Abel-Ruffini (eble formulita en 18031805), parta demonstro pri la algebla nesolvebleco de la ekvacio superaj al kvargrado, pere de la teorio de grupoj, kaj al la malkompono de la polinomoj.
Krome, 1809, li publikigis la Regulon de Ruffini, algoritmo por efektivigi la dividon de polimono en matematika variablo per unugrada binomo en la sama variablo. La algoritmo permesas atingi kaj la polinomon kvocientan kaj la restaĵan polinomon. Temas, sume, pri sempligita algoritmo.

En la filozofia kampo, Paŭlo Ruffini provis per raciaj rezonadoj pruvi la senmortecon de la animo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Paolo Ruffini, Teoria generale delle equazioni.1, Bologna, nella stamperia di STommaso d'Aquino, 1799
  • Paolo Ruffini, La teoria generale delle equazioni in cui è provato che la soluzione algebrica di equazioni di grado maggiore di 4 è impossibile (1799)
  • Paolo Ruffini, Teoria generale delle equazioni. 2, Bologna, nella stamperia di STommaso d'Aquino, 1799.URL consultato il 13 giugno 2015
  • Paolo Ruffini, Sopra la dimostrazione delle radici nelle equazioni numeriche di qualunque grado (1804)
  • Paolo Ruffini, Della immaterialità dell'anima Modena 1806
  • Paolo Ruffini, Riflessioni critiche sopra il saggio filosofico intorno alle probabilità del signor conte Laplace, Modena, 1821
  • Opere matematiche, Roma 1954

Onoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Al Paolo Ruffini esis dediĉita la asteroido 8524 Paoloruffini.
  • Al Paolo Ruffini estas dediĉitaj elementa la superaj lernejoj kaj liceoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • F. Barbieri - C. Fiori, Paolo Ruffini all'Università di Modena, in «Atti del congresso in memoria di Giuseppe Gemignani», Modena 1995
  • G. Barbensi, Paolo Ruffini, Modena, Accademia di Scienze, Lettere e Arti, 1956

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]