Seattle Post-Intelligencer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La globo Seattle P-I en 2014.

Seattle Post-Intelligencer (ofte mallongigita kiel "P-I") estas novaĵretejo (retĵurnalo) en Seatlo, Vaŝingtonio, Usono. Ĝis 2009 ĝi estis unu el la du ĉefaj, kaj la plej malnova, tagĵurnalo (papera) en la urbo. Ĝi estas posedaĵo de la firmao Hearst. Ĝi fondiĝis en 1863 kiel Seattle Gazette, eldonata semajne; ĝia nomo ŝanĝiĝis en 1867 al Weekly Intelligencer. Ĝi ĉiutagiĝis ĉ. 1878, kaj akiris la nunan nomon en 1881 kiam ĝi kombiniĝis kun la Seattle Post. La "Globo P‑I" estas konata simbolo en Seatlo, kaj nun estas parto de la kolektoj de la Muzeo de Historio kaj Industrio (MOHAI).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]