Ellen Franz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ellen Franz
Ellen Franz, ĉ. la jaro 1870, sur portreto de Oskar Begas
Ellen Franz, ĉ. la jaro 1870,
sur portreto de Oskar Begas
Ceteraj titoloj Freifrau von Heldburg (ekde 1873)
Persona informo
Ellen Franz
Naskiĝo 30-an de majo 1839 (1839-05-30)
en Naumburg
Morto 24-an de marto 1923 (1923-03-24) (83-jaraĝa)
en Meiningen
Tombo Meiningen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Hermann Franz vd
Edz(in)o Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • pianisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ellen FRANZ [franc], ekde 1873 baronino de Heldburg, (naskiĝis la 30-an de majo 1839 en Naumburg (Saale), mortis la 26-an de marto 1923 en Meiningen) estis germana aktorino kaj pianistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franz ricevis muziktrejnadon ĉe Hans von Bülow kaj iĝis poste aktorinadeptino de Heinrich Marr. Franz (Ferenc) Liszt peris ŝian venigon al la Kortega teatro de Coburg en la jaro 1860-a. La unua rolo tie estis Jane Eyre en Waise von Lowood de Charlotte Birch-Pfeiffer, kun Emil Devrient. Aliaj engaĝigoj estis 1862-64 en Oldenburg, 1864-67 en Mannheim. La de ŝi luditaj roloj estis de salondamoj enkomediaj, heroinoj respektive tragikaj amantinoj.

Danke al Friedrich von Bodenstedt ŝi venis en 1867 al Meiningen (unua rolo: Julia en Romeo und Julia), kie ŝi ja furoris. Post la morganata edziniĝo kun duko Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen ŝi ne plu aktoris. Franz estis inteligenta, artiste sentokapabla virino kun bonega - ĉar malegoisma - influo sur sian edzon, la t.n. "teatrodukon". Ŝi ne nur faris multon por la Teatro je Meiningen sed engaĝiĝis ankaŭ sociale kaj estis ege ŝatata en la tuta duklando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fünfzig Jahre Glück und Leid, eldonita de J. Werner, 1926

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]