Katalin Szili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Szili
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1956 (1956-05-13) (67-jaraĝa)
en Barcs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo politikistoadvokato • ekologo
vdr

Katalin Szili [sili] , laŭ hungarlingve kutima nomordo Szili Katalin estas hungara politikisto, juristo, parlamentano, parlamentestro, partiestro. Katalin Szili [1] naskiĝis la 13-an de majo 1956 en Barcs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Szili aĝis 12, kiam pro akcidento ŝi perdis parton de sia mano. Ŝi frekventis gimnazion en Pécs, poste ŝi akiris juran diplomon en Universitato de Pécs en 1981. Post la diplomo ŝi laboris en municipo de Pécs, poste en akvoproviza firmao, dume ŝi plulernis en Universitato Eötvös Loránd inter 1990 kaj 1992. En 1983 ŝi aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio, en 1989 al Hungara Socialista Partio. Inter 19942014 ŝi estis parlamenta deputito, eĉ subparlamentestro ekde 1998, fine ŝi estis la unua ina parlamentestro ĝis 2009, krome ŝi estis subministro inter 1994-1998. En 2001 ŝi akiris plian diplomon pri politologio en Pécs. En 2005 ŝi ne estis elektita prezidanto de Hungario, spite tion, ke ŝi ne sidis en la opozicia flanko. En 2008 ŝi estis nomumita titulara docento en Universitato de Pécs. En 2010 ŝi fondis novan partion, kiun ŝi gvidis. Ŝi havas edzon, kun kiu ŝi adoptis 2 gefilojn. Ŝi ricevis ordenon de Honora legio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]