Miguel Díaz-Canel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Díaz-Canel
Persona informo
Miguel Díaz-Canel
Naskonomo Miguel Mario Díaz-Canel Bermúdez
Naskiĝo 20-an de aprilo 1960 (1960-04-20) (64-jaraĝa)
en Placetas
Religio ateismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Universitato Centra de Las Villas vd
Partio Kuba Komunisma Partio vd
Subskribo Miguel Díaz-Canel
Familio
Infanoj Miguel Mario Díaz-Canel Villanueva vd
Profesio
Okupo inĝenierolektoropolitikisto vd
Aktiva en Santa ClaraHavano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miguel Díaz-Canel, oficiale komplete Miguel Mario Díaz-Canel Bermúdez. Li naskiĝis la 20an de aprilo 1960 en Placetas, Kubo. Li estas kuba politiko, inĝeniero kaj universitata profesoro. Li estas prezidanto de la ŝtata konsilio (prezidanto de Kubo) ekde la 19an de aprilo 2018. La unua kuba prezidanto kiu naskiĝis post la kuba revolucio.[1]

Díaz-Canel diplomiĝis kiel elektronika ingeniero dum 1982 en la Centra Universitato Marta Abreu de Santa Clara, Villa Clara. Membro de la Kuba Komunisma Partio (KKP) ekde 1997, la unua sekretario de la KKP en la provincoj Villa Clara (1994-2003) kaj Holguín (2003-2009). Krome li ankaŭ estis ministro pri supera edukado (2009-2012) kaj vicprezidanto de la ministra konsilio (2012-2013).

Prezidanto[redakti | redakti fonton]

Li estis elektita prezidanto inter la 18an kaj 19an de aprilo 2018 dum ekfunkciis la 9a Nacia Asembleo de Kubo por la periodo 2018-2023. Raúl Castro kiel anoncis jarojn antaŭe lasis la prezidentan postenon de la ŝtata kaj ministrara konsilio de Kubo sed plu restis kiel unua sekretario de la KKP. Dum sia unua parolado kiel prezidanto li informis pri daŭrigo de la revolucio, li informis ke la kuba ekstera politiko restos neŝanĝita kaj Kubo ne akceptos kondiĉojn aŭ eksterajn premojn.[2]

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Li havas du filojn kun sia unua edzino Marta Villanueva. Nuntempe li estas edziĝinta al Lis Cuesta Peraza universitata profesoro kaj funkciulino de la turisma agentejo Paradiso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

https://www.cidob.org/biografias_lideres_politicos/america_central_y_caribe/cuba/miguel_diaz_canel_bermudez
https://www.ecured.cu/Miguel_D%C3%ADaz-Canel

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rodríguez Derivet, Arleen 24an de februaro 2013 (hispane). http://www.cubadebate.cu/opinion/2013/02/24/continuidad-y-renovacion-en-la-revolucion-cubana
  2. Frazoj de la unua parolado kiel prezidanto de Kubo (hispane) https://www.periodicocubano.com/15-frases-del-primer-discurso-diaz-canel-presidente/