Belona (diino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belona
romia dio • milita dio
Informoj
Originala nomo Bellona
Eble sama Enio
Sekso ina
Patro Jupitero
Patrino Junono
Edzo/Edzino Marso
Kunulo Marso
vdr

BelonaBellona (derivita de "bellum" - "milito" en Latino) estis la milita diino en Roma mitologio kaj en la antikva etruska religio, antaŭ la trafo de la greka mitologio kaj la kulto de Areso (nomita Marso en roma mitologio).

Belona, pentraĵo de Rembrandt.

Poste, kun la komenco de la Marsa kulto, la romanoj kredis ke Belona estis edzino (aŭ fratino) de Marso , kiu eskortis lin en la bataloj.

La ĉefa atributo de Belona estas ŝia milita kasko, kaj ŝi tenas ofte ankaŭ glavon, ŝildon, aŭ aliajn batalajn armilojn.

La romanoj tenadis la senatkunvenojn rilatajn al la milito en Belona templo, kiu lokiĝis en la Kapitola monteto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]