Christian Konrad Sprengel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Konrad Sprengel
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1750 (1750-09-22)
en Brandenburg an der Havel
Morto 7-an de aprilo 1816 (1816-04-07) (65-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Memorigilo Christian Konrad Sprengel
Okupo
Okupo biologobotanikisto
Verkoj Das entdeckte Geheimniss der Natur im Bau und in der Befruchtung der Blumen
vdr
Malgranda monumento desegnita el la kovrilpaĝo de lia fundamenta verko povas esti vidata ĉe la Botanika Ĝardeno de Berlino.

Christian Konrad Sprengel (22a de septembro 17507a de aprilo 1816) estis germana teologo, instruisto kaj, plej grave, naturalisto. Li estas la plej fame konata pro sia esplorado en planta reproduktado.

Sprengel naskiĝis en Brandenburg an der Havel ĉe la Margraflando Brandenburgio. Li studis teologion en Halle. En 1774 li iĝis instruisto en Berlino. Post 1787, Sprengel faris konsiderindan esploradon pri la polenado de plantoj kaj la interagado inter floroj kaj ties insektaj vizitantoj en kio poste estos nomata polenada sindromo. Per sia verko Das entdeckte Geheimnis der Natur im Bau und in der Befruchtung der Blumen (Berlino 1793), li iĝis unu el la fondintoj de la ekologio de polenado kiel scienca fako. Kun unu el siaj antaŭantoj, nome Josef G. Köhlreuter, li estas ankoraŭ la klasikan aŭtoron en tiu kampo.

Dum sia vivotempo, lia verko estis neatentita, ne nur ĉar ĝi aspektis al multaj el liaj samtempuloj obscena ke floroj havas ioman rilaton al seksaj funkcioj, sed ankaŭ ĉar oni ne agnoskis la gravon de liaj trovoj en la aspektoj de Selekto kaj Evoluismo. Ĝis la apero de la libro de Charles Darwin nome On the various contrivances by which British and foreign orchids are fertilised by insects, and on the good effects of intercrossing (Londono 1862), flora ekologio ne estis konsiderata 'propra scienco'.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • VOGEL, S. (1996): Christian Konrad Sprengel's Theory of the Flower: The Cradle of Floral Ecology. In: LLOYD, D. G. & BARRET, S. C. H. (Eld.). Floral Biology: Studies on Floral Evolution in animal-Pollinated Plants. Chapman & Hall, New York.
  • Zepernick, B. & Meretz, W. 2001: Christian Konrad Sprengel’s life in relation to his family and his time. On the occasion of his 250th birthday. – Willdenowia 31: 141-152.
  • http://www.bgbm.org/bgbm/pr/zurzeit/papers/sprengel.htm

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]