Alajos Chrudinák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alajos Chrudinák
Alajos Chrudinák en 2014
Alajos Chrudinák en 2014
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1937 (1937-03-29)
en Budapeŝto
Morto 11-an de marto 2020 (2020-03-11) (82-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alajos Chrudinák [alajoŝ ĥrudinAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Chrudinák Alajos estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, prezentisto.

Alajos Chrudinák [1] naskiĝis la 29-an de marto 1937 en Budapeŝto, mortis la 11-a de marto 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alajos Chrudinák abiturientis en sia naskiĝurbo en 1955, poste li plulernis en Moskvo unu jaron, poste en Scienca Universitato Eötvös Loránd. Dum la Hungara revolucio de 1956 li apogis la revolucion, post la falo li estis kondamnita je prizono unu jaron, krome li ne rajtis viziti universitaton. Inter 1957 kaj 1962 li instruis lingvon aŭ li tradukis. Inter 1963 kaj 1972 li laboris en Hungara Radio (dume li instruis kelkajn jarojn en la menciita universitato), poste en Hungara Televizio. Li kreis politikajn raportojn, intervjuojn, li estis redaktoro, liaj programoj ("Panoráma", "Parabola") portis tutlandan konatecon. Inter 19941998 li sendis raportojn el arabaj landoj. En 2004 li retiriĝis kaj li vivis en provinco. Li ricevis premiojn inter 1977-2001.

Elektitaj televiziaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Moszkva magyar diákszemmel (Moskvo laŭ hungaraj okuloj), (1970)
  • Erdély (Transilvanio), (1973)
  • Volt egyszer egy ország (Estis iam lando), (1983)
  • Vasfüggöny (Ferkurteno), (1989)
  • Benes-dekrétum (Dekretoj de Beneš), (1991)
  • Arafat kontra Peresz (Arafat kontraŭ Peres), (1997)
  • Trianoni tragédia (Trianona tragedio), (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]