Denizo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Denizo.
Denizo la 1-a
Reĝo de Portugalio
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1261 (1261-10-09)
en Lisbono
Morto 7-an de januaro 1325 (1325-01-07) (63-jaraĝa)
en Santarém
Tombo Monastery of São Dinis de Odivelas vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Denizo la 1-a
Familio
Dinastio Burgonja dinastio en Portugalio vd
Patro Alfonso la 3-a vd
Patrino Beatrice of Castile vd
Gefratoj Alfonso de Portugalio • Maria de Portugalio • Branca of Portugal • Sancha of Portugal • Leonor Afonso of Portugal • Martim Afonso Chichorro • Afonso Dinis of Portugal • Urraca Afonso of Portugal • Constance of Portugal vd
Edz(in)o Sankta Izabela de Aragono vd
Infanoj Konstanciino de Portugalio • Alfonso la 4-a de Portugalio • Pedro Afonso, conde de Barcelos • Alfonso Sanches • Maria Afonso • Maria Afonso de Portugal • Joao Affonso bâtard de Portugal, Señor de Arouca • Fernão Sanches vd
Parencoj Isabel of Portugal vd
Profesio
Alia nomo O Lavrador • O Trovador vd
Okupo poeto • komponistoverkistoterkultivistomonarkopolitikisto vd
Laborkampo governance • poezio • ekonomia politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dinis la 1-a (Denizo la 1-a) estis reĝo de Portugalio, alinomita La Terkultivanto, ankaŭ nomata "La Reĝo Trobadoro" aŭ "La Reĝo Poeto", naskiĝis (eble) en 1261 kaj mortis en 1325. Li fondis, en 1290, la Universitaton de Lisbono. Protektante la tiamajn poetajn, li mem verkis 76 am-kantojn, 52 amik-kantojn kaj 10 malben-kantojn.

Li estis la unua portugala reĝo, kiu komprenis ke por Portugalio daŭre konservi sian sendependon, devu havi propran kulturon sufiĉe malsimilan al de aliaj partoj de Iberio. Pro tio, li alvokis sekretariojn el Provenco por reformi la portugallingvan ortografion (li enirigis la lingvon la Ç, LH kaj NH, por anstataŭigi la hispanajn CZ (praa), LL kaj Ñ) kaj klopodis krei "kleran" lingvon per enmeto de multaj francaj kaj provencaj vortoj. Lia celo estis malproksimigi portugalan lingvon de hispana lingvo por krei nacian senton al portugaloj.

La jenaj paragrafetoj, kolektita el fama poemo, estas eta esperanta versio de amik-kanto, poemo kies poeta voĉo estas virina. Ŝi ploras pro la foresto de sia amanto ("amiko"):

Ho floroj, ho floroj de verda abio,

Ĉu vi novojn scias pri mia amiko?

Ho, Dio, kie estas li?

Ho floroj, ho floroj de verda branĉo,

Ĉu vi novojn scias pri mia amiko?

Ho, Dio, kie estas li?

Ĉu vi novojn scias pri mia amiko,

Tiu, kiu mensogis al mi pri nia amo?

Ho, Dio, kie estas li?