Jacques Nicolas Billaud-Varenne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Nicolas Billaud-Varenne
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1756 (1756-04-23)
en La Rochelle
Morto 3-an de junio 1819 (1819-06-03) (63-jaraĝa)
en Portoprinco
Mortokialo disenterio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Poitiers • Lycée Eugène-Fromentin, La Rochelle
Subskribo Jacques Nicolas Billaud-Varenne
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Jacques Nicolas Billaud-Varenne, (naskiĝis la  23-an de aprilo 1756(nun 1756-04-23) en La Rochelle, Francio, mortis la 3-an de junio 1819 en Portoprinco, Haitio) estis franca revoluciulo.

Li estis grava preleganto de la Klubo de la Jakobenoj kaj deputito de Parizo en la Konvencio. Estis lia ideo datigi okazaĵojn kaj publikajn aktojn ekde la unua jaro de la Unua Respubliko de Francio (la 22-an de septembro 1792) malprofite al la Gregoria kalendaro. Li apartenis al Komitato por publika savado ekde septembro 1793 atingante ke la Konvencio voĉdonu kaj aprobu la principojn de la revolucia registaro. Li estis proksima al la Senkulotuloj kaj al Robespiero en sia alfronto kontraŭ Hébert kaj Danton, li estis, tamen, unu el la konspirantoj en la puĉo kontraŭ Robespiero. En 1795 li estis deportita al Gujano kun akuzo de terorismo; Napoleono amnestiis lin, sed li rifuzis reveni al Francio kaj instalis sin en Haitio en 1816. Fine, li mortis en Portoprinco en 1819.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jacques Nicolas Billaud-Varenne en la hispana Vikipedio.