Paolino el Nola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Paolino el Nola
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 354
en Bordeaux
Morto 22-an de junio 431 (0431-06-22)
en Nola
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Familio
Edz(in)o Teràsia vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio
Festotago 22-a de junio
Patroneco sonorilludistoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Paolino el Nola naskiĝis en Akvitanio, kaj estas kultata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio. Li estis episkopo de Nola (Italio) en la 5-a jarcento. Li estas konsiderata patrono de la ludistoj de sonoriloj ĉar al li estas atribuita, konvencie, la invento del la sonoriloj kiel objekto utiligebla en eklezia medio.

Hagiografio[redakti | redakti fonton]

La paleokristana baziliko de Cimitile, najbare de Nola, kun la tomboj de la sanktuloj Feliĉo kaj Paolino.
Pentraĵo de Giovanni Bernardino Azzolino, Sankta Paolino liberigas la nolanojn el la invadantaj saracenoj (1626-1630), Napolo, Pio Monte della Misericordia.

Paolino descendis de elstara senatana kaj konsula familio kaj estis filo de la prefekto de la provinco de Akvitanio. Li studis leĝaron kaj filozofion. Aĝe de 15 jaroj, kiam lia majstro translokiĝis al Milano, li jam estis kompletiginta sian instruiĝon pri literaturo. Je aĝo de dudek jaroj Paolino estis alnombrita inter la ses cent senatanoj. En 378, ĉesinte el senatana ofico, al li apartenis la rajto administre regi senatanan provincon kaj li elektis la Kampanion. Anstataŭ ol ofici en Capua Paolino preferis Nolan, kie li havis iujn posedaĵojn. En Cimitile, najbare de Nola, estis honorita sankta Feliĉo: antaŭ ol reveni al Akvitanio, per stranga pagana ceremonio, li tranĉigis sian barbon kaj ĝin simbole konsekris al sankta Feliĉo. Poste li konatiĝis kun Theresia, riĉa kaj bela virino, sed, malsame ol li, kristana: ŝi fariĝis lia edzino kaj lin gvidis sur la vojo al la konvertiĝo. En 389 fakte, 35jaraĝante, li estis baptita en preĝejo de Bordeaux; en 392 el la paro naskiĝis Kelso kiu tamen mortis post ok tagoj: tiu evento markis Paolinon porĉiame kaj lin puŝis rifuĝiĝi en la kredon en kiu kompletiĝis lia aliro al la kristanismo.

En 393 dummese en landeto Barcelona fideluloj alvokis: «Paolino sacerdoto...!». Tiam li decidis sacerdotiĝi; post la ordiniĝo, okazinta en la jaro 394, li foriris al Italio kie konatiĝis kun Ambrozio de Milano. Dum restado en Toskanio li kaj lia edzino decidis sin tute dediĉi al la monaĥa vivo. Kaj li decidis loĝi en Nola kie li iam oficis kiel provincestro kaj kie troviĝis la tombo de la martiro sankta Feliĉo. Li tie fondis cenobitejojn, unu porviran kaj alian porvirinan, kiuj rapide distingiĝis pro la intensa preĝo kaj asistado al la malsanuloj.

Sekve li establigis bazilikon honore al sankta Feliĉo kun artaj elementoj kiel riĉaj klostroj kaj kolonaro. Lia edzino Theresia mortis ĉirkaŭ 409.

La 24-an de aŭgusto 410 Alariko la 1-a reĝo de Visigotoj, forrabis Romon. Mortis tiun jaron Paŭlo, episkopo de Nola, ĝuste kiam Alariko estis ĉeporde de la urbo. La fidelula popolo, kiel jam en Barcelono, unuanime alvokis: «Paolino episkopo!», kaj li akceptis la ofican zorgon. Nola estis kaptita kaj disrabita de la visigotoj kaj la plejgranda parto de la loĝantaro estis farita prizona. Paolino vendis ĉiujn siajn posedaĵojn, inkluzive de sia episkopa kruco, por elaĉeti la prizonulojn. Kiam nenion pli posedis, li oferis sian personon al la invadantoj por elaĉeti la unikan filon de vidvino. Enkondukita al Afriko kaj vendita kiel sklavo, li fariĝis ĝardenisto de sia mastro, en kies simpatiojn li sukcesis eniri: tiu ĉi provizis siakoste al la elaĉeto de la episkopo kaj de ĉiuj sklavigitaj nolanoj, kiuj revenis patrujon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Paolino nutris intensajn epistolajn rilatojn kun la plej elstaraj religianoj de sia epoko, aparte kun Ambrozio de Milano kaj Aŭgusteno de Hipono kaj Sankta Hieronimo. Lia leterkolekto entenas 49 leterojn.

Li verkis, krome, la Carmina (himnojn), kiuj estas taksataj unu el la plej altaj atestoj de kristana poezio de la unuaj jarcentoj: el tiuj nin atingis 14 kristnaskaj poemoj, unu ĉiujare de sia episkopa regado, deklamitaj la 14-an de januaro, nome en la liturgia festo de sankta Feliĉo. Li da tiaj kompilis ankaŭ dum la formiĝa periodo, sed neniu el ili estis transdonita.

Hodiaŭ modernaj teologoj ekvidas en Paolino “La teologan poeton” krom la karakterizo de la Patro de la Eklezio.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La kulto por tiu sanktulo startis tuj post la morto flanke de la fidelularo kaj ĉiam pli disvastiĝis aparte en la suda parto de Italio. La roma martirologio de la Katolika Eklezio fiksas lian liturgian memoron la 22-an de junio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Joseph T. Lienhard, Paulinus of Nola and Early Western Monasticism, with a study of the Cronology oh His Work and an Annotated Bibliography, 1879-1976 (Theophaneia 28), Köln-Bonn 1977, pp. 192–204;
  • Cesare Magazzù, Dieci anni di studi su Paolino di Nola (1977-1987), in Bollettino di studi latini 18 (1988), pp. 84–103;
  • Carmine Iannicelli, Rassegna di studi paoliniani (1980-1997), in Impegno e Dialogo 11 (1994-1996) [pubblic.1997], pp. 279–321 Rassegna Iannicelli
  • Alfredo Cattabiani, Santi d'Italia, Milano, Ed. Rizzoli, 1993, ISBN 88-17-84233-8

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNEJO: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]