Elizabeth Warren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeth Warren
Persona informo
Elizabeth Warren
Naskonomo Elizabeth Ann Herring
Naskiĝo 22-an de junio 1949 (1949-06-22) (74-jaraĝa)
en Oklahomurbo
Religio Metodismo vd
Etno blankaj Usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kembriĝo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato George Washington • Rutgers School of Law–Newark • Universitato de Houston • Northwest Classen High School • Rutgers Law School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Elizabeth Warren
Familio
Patro Donald Jones Herring vd
Patrino Polly L. Herring (Reed) vd
Gefratoj Donald Reed Herring vd
Edz(in)o Bruce Mann • Jim Warren vd
Infanoj Alexander Warren • Amelia Warren Tyagi vd
Profesio
Okupo juristopolitikisto • universitata instruisto • advokatoekonomikistoverkisto vd
Laborkampo komerca juro • business failure • Bankruptcy Proceedings • politiko vd
Aktiva en VaŝingtonoBostonoSpringfield vd
Verkado
Verkoj This Fight Is Our Fight: The Battle to Save America’s Middle Class ❦
The Two-Income Trap ❦
A Fighting Chance ❦
As we forgive our debtors: Bankruptcy and consumer credit in America ❦
All your worth: The ultimate lifetime money plan ❦
The Law of Debtors and Creditors: Text, Cases, and Problems ❦
Secured Credit: A Systems Approach vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elizabeth Ann Warren (naskita Elizabeth Ann Herring la 22-an de junio 1949) estas usona profesoro pri juro kaj politikisto, nun servanta kiel demokrata senatano de Masaĉuseco. Antaŭe ŝi estis profesoro en la jura altlernejo de universitato Harvard, specialisto pri la leĝoj pri bankroto. Ŝi estas eminenta jura klerulo, multege citate pri komerca juro.[1] Ŝi estas aktiva defendanto de la protektado de konsumantoj, kaj ŝia klerumado instigis la kreiĝon de la usona Buroo pri Financa Protektado de Konsumantoj. Ŝi verkis plurajn librojn (kaj akademiajn kaj popularajn) kaj ofte intervjuiĝas pri landaj kaj individuaj ekonomiaj temoj.

Post la financa krizo de 2008, Warren prezidis la instancon kreitan por kontroli la programon ("TARP") laŭ kiu la usona registaro aĉetis posedaĵojn de krize ĝenitaj bankoj. Poste ŝi servis kiel helpisto al prezidento Barack Obama, kiel Speciala Konsilisto al la usona Ministro pri la Kaso.

En 2011 Warren venkis respublikanan senatanon Scott Brown kaj elektiĝis kiel la unua ina senatano el Masaĉuseco.

Ŝi estas rigardata kiel unu el la gvidaj figuroj en la usona Demokrata Partio kaj elstara progresivulo.[2][3] Oni ofte menciis ŝin kiel eventualan kandidaton por la usona prezidenteco, sed ŝi ripete publike insistis, ke ŝi tute ne intencas kandidatiĝi en 2016.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]