Salikario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salikario

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Litrumacoj Lythraceae
Genro: Litrumo Lythrum L.
Lythrum salicaria
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Salikario estas specio de Litrumo, Lythrum salicaria L., kiu kreskas en malsekaj lokoj, ĉefe fosaĵoj kaj trankvilaj riverbordoj, en mezvarmaj regionoj de Eŭropo kaj Azio. Ĝi disvastiĝis al samspecaj lokoj de Nordameriko. Temas pri plurjara herbo alta inter 30 kaj 200 cm, kun paraj aŭ verticilaj folioj; la sespetalaj, purpurrozaj floroj formas longajn, spikaspektajn infloreskojn. La semoj, el kapsulo, disvastiĝas plejofte laŭ la akvofluo.
La folioj de tiu planto iom similas laŭforme tiujn de iuj salikoj, kio klarigas la nomon de tiu ofta herbo. Tiuj folioj estas konsumeblaj, krudaj aŭ kuiritaj.