André Brochant de Villiers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Brochant de Villiers
Persona informo
André Brochant de Villiers
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1772 (1772-08-06)
en Mantes-la-Ville
Morto 16-an de majo 1840 (1840-05-16) (67-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika LernejoÉcole nationale supérieure des mines de Paris vd
Familio
Infanoj Gustave Brochant de Villiers vd
Profesio
Okupo geologo • mineralogo • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

André Jean Marie Brochant de Villiers (naskiĝis la  6-an de aŭgusto 1772(nun 1772-08-06) en Mantes-la-Ville, mortis la 16-an de majo 1840 en Parizo) estis franca geologo kaj mineralogo.

Li studis en "École polytechnique" (Politeknika Lernejo) (sed ne estis Politeknikisto) kaj sinsekve fariĝis instruisto pri geologio, ĝenerala inspektoro de minejoj kaj direktoro de la manufakturo de speguloj de Saint-Gobain. Li estis elektita membro de Akademio de Sciencoj de Francio en 1816.

Oni ŝuldas al li interalie Description géologique de la France (Geologia priskribo de Francio), verkita kunlabore kun Léonce Élie de Beaumont kaj Armand Dufrénoy, al kiu li dediĉis 20 jarojn de sia vivo.

Strato de Parizo havas lian nomon (Strato Brochant), en la 17 arondismento, kaj ankaŭ metrostacio (Brochant).

Li estis ĝenerala konsilanto de la kantono de Mantes (Seine-et-Oise).

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Traité élémentaire de minéralogie, suivant les principes du professeur Werner, rédigé d'après plusieurs ouvrages allemands (2 volumoj, 1800-1802)
  • Traité abrégé de cristallographie (1818)
  • Mémoires pour servir à une description géologique de la France, rédigés sous la direction de M. Brochant de Villiers par MM. Dufrénoy et Élie de Beaumont (4 volumoj, 1830-1838)
  • Carte géologique de la France exécutée sous la direction de Mr. Brochant de Villiers, Inspecteur général des Mines, par MM. Dufrénoy et Elie de Beaumont, Ingénieur des Mines (1870)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li priskribis plurajn mineralajn ercojn:

Minerala erco estis dediĉita al li: Broŝantito.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo André Brochant de Villiers en la franca Vikipedio.